Dolmen Editions

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolmen Editions estas eldonejo kiu eldonas bildstriajn librojn aŭ librojn ligitaj al loka historio en Esperanto kaj franca lingvoj[1]. Krome, la traduko de Esperanto al aliaj lingvoj estas varme rekomendita. La rekomendado tekstas jene:

"Se via gepatra lingvo estas minacata aŭ ne vaste uzata, tio povus esti bona ideo por konigi ĝin. Tiucele nia grupo pretas tute senpage helpi vin ekhavi la necesajn dosierojn kaj diskuti kun la verkistoj de la franca origina versio".

Bildstrio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La asocio Grupo Esperantista de Perigord'[2], kiu tradukis en 2010 bildstrian albumon en Esperanto sub la titolo La sekreto de la arbaro de Lascaux, celas per tiu traduko instigi Esperanto-parolantojn traduki la bildstrion en siaj lingvoj se tiuj estas minacataj aŭ ne vaste uzataj. Tiuj libroj kiuj menciu 'Traduko el Esperanto : tradukist(in)a nomo' atentigos malrekte pri kultura agado pere de Esperanto.

La mondfama prahistoria groto de Lascaux en la franca regiono Perigord, estis malkovrita de kvar adoleskantoj en la jaro 1940. Por festi la kvindekan dartrevenon de tiu malkovro aperis en 1990 bildstria albumo unue en la franca, verkita de Thierry Felix. Krom lla rakonto de la malkovro la albumo entenas kronikon pri la postaj aranĝoj faritaj ekster kaj en la grotoj, kun fotoj kaj gazetaraj eltondaĵoj[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lascaux

Tradukisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Perigorda Esperantista Grupo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝaro Mondo de eldonejo. Arkivita el la originalo je 2013-12-02. Alirita 2013-11-27.
  2. Adreso: Grupo Esperantista de Perigord (GEP), 17 lotissement de l'aérodrome, FR-24330 Bassilac (Francio).
  3. Marie-France Condey, La sekreto de la arbaro de Lascaux, p. 1, Heroldo de Esperanto 2167 (1:2011).