Dolná Tižina
El Vikipedio
| Dolná Tižina | |
| hungare: Alsótizsény | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Dolná Tižina | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Žilina |
| Distrikto | Distrikto Žilina |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Montaro | Malgranda Fatro |
| Rivero | Varínka |
| Situo | Dolná Tižina |
| - alteco | 440 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°12′55″N 18°54′59″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.21528 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.21528°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 16,15 km² (1 615 ha) |
| Loĝantaro | 1 298 (31.12.2010) |
| Denseco | 80,37 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1439 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MEST (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 013 04 |
| Tel. prefikso | +421-41 |
| NUTS | 517518 |
| Aŭtokodoj | ZA |
|
Situo enkadre de Regiono Žilina
|
|
Dolná Tižina (hungare Alsótizsény [alŝOĵitEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo [redakti]
Dolná Tižina situas laŭ traira flankovojo. Žilina troviĝas je 17 km.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en formo "Chysina". En 1598 oni komputis tie 23 domojn kaj muelejon. En 1784 1226 vilaĝanoj (212 familioj) loĝis en 205 domoj, en 1828 898 vilaĝanoj loĝis en 340 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsótizsény 794 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolná Tižina 1194 homoj, (1191 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika malfruklasikisma preĝejo de 1875
- kapelo el la 18-a jarcento
- kapelo el la 19-a jarcento