Dolomito
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 23 Sep. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Dolomito kaj magnezito.
Dolomito estas hela mineralo, konsistanta el kalcia kaj magnezia karbonato CaMg(CO3)2, kiu kristaliĝas en trigonala sistemo. La dureco estas inter 3,5 kaj 4.
Enhavo |
[redakti] Historio
Oni rekonis dolomiton kiel memstaran mineralon nur fine de la 18-a jc. danke al laboroj de svislanda mineralogo H. B. de Saussure, kiu nomis la mineralon laŭ la franca geologo Deodat de Dolomieu.
[redakti] Proprecoj
La aldona magnezio estas bazo por tio, ke la dolomito ne solviĝas en acideta akvo - male al kalko -, tiel la dolomit-ŝtonaro ne entenas kavernojn. Dolomito reagas kun malvarma klorhidrogena acido nur en polva formo, sed ne kiel ŝtono.
[redakti] Strukturo
Kiel kristalo formas ĝi romboedron.
[redakti] Uzo
Dolomita ŝtonaro uzatas kiel konstrumaterialo kaj kiel ero de specifa cemento.

