Dolomito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolomito kaj magnezito.

Dolomito estas hela mineralo, konsistanta el kalcia kaj magnezia karbonato CaMg(CO3)2, kiu kristaliĝas en trigonala sistemo. La dureco estas inter 3,5 kaj 4.

Historio

Oni rekonis dolomiton kiel memstaran mineralon nur fine de la 18-a jc. danke al laboroj de svislanda mineralogo H. B. de Saussure, kiu nomis la mineralon laŭ la franca geologo Deodat de Dolomieu.

Proprecoj

La aldona magnezio estas bazo por tio, ke la dolomito ne solviĝas en acideta akvo - male al kalko -, tiel la dolomit-ŝtonaro ne entenas kavernojn. Dolomito reagas kun malvarma klorhidrogena acido nur en polva formo, sed ne kiel ŝtono.

Strukturo

Kiel kristalo formas ĝi romboedron.

Uzo

Dolomita ŝtonaro uzatas kiel konstrumaterialo kaj kiel ero de specifa cemento.

Lokoj

  • Dolomitaj Alpoj
  • Monto Hármashatár [hArmaŝhatAr] estas dolomita (foje numulita kalkoŝtona monto 495 metrojn alta en Budapeŝto. Ĝi apartenas al Montaro Buda. La origina hungara nomo Hármashatár-hegy signifas hungare: trilanda punkto, ĉar ĝis 1873 limoj de Buda, Óbuda kaj Pesthidegkút tie renkontiĝis.