Dom (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dom
Hohberg-Glaĉero
Alteco 4545 m
Situo Svislando
Montaro Kantono Valezo Alpoj
Koordinatoj 46°5′40″N 7°51′24″O  /  46.09444°N, 7.85667°O / 46.09444; 7.85667 (Dom (monto))Koordinatoj: 46°5′40″N 7°51′24″O  /  46.09444°N, 7.85667°O / 46.09444; 7.85667 (Dom (monto))
Unua grimpo 11-an de septembro 1858: J. Llewellyn Davies, Johann Zumtaugwald, Johann Kronig kaj Hieronymous Brantschen
Plej facila montgrimpo Norflanko, Glaĉerturo
v  d  r
Information icon.svg

Dom estas monto de la Valezaj Alpoj. Kun alteco de 4545 m s.m. ĝi estas la plej alta monto, kiu situas komplete interne de Svislando. Pli alta ol Dom estas Dufour-Pinto en Monte-Rosa-Masivo kun 4634 m s.m., kiu tamen estas limmonto inter Italio kaj Svislando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dom apartenas al Mischabel-Masivo, kiu post Monte Rosa estas la dua plej granda montarmasivo de Svislando. Sian nomon Dom ricevis je honoro de la Katedralestro de Siono, Joseph Anton Berchtold. Laŭ rakontoj estas konata, ke Berchtold nomis la tutan Mischabel-Masivon "Dom" (kio signifas en la germana katedralo) okaze de mezurlaboroj, kiujn li mem plenumigis en la jaro 1833. Ĉu tiu-ĉi nomigo tamen okazis honore al sia propra statuso estas duba, pli verŝajne estis, ke la impresega montmasivo vekis al li la asocion de giganta natura katedralo. Dom vidita de Gornergrat kvazaŭ prezentas sin kiel la unua loko sur venkantpodio de sportkonkurso. Norde ĝin flankigas kun alteco de 4491 m s.m. Täschhorn kaj sude Lenzspitze kun alteco de 4249 m s.m.

Unua grimpo[redakti | redakti fonton]

La unuan grimpon de Dom sukceso la 11-an de septembro 1858 J. Llewellyn Davies kun siaj ŝnurkamaradoj Johann Zumtaugwald, Johann Kronig kaj Hieronymous Brantschen tra la nordokcidenta kresto.

Ordinara grimpvojo[redakti | redakti fonton]

La ordinara vojo ekas en Randa en la Mater-Valo je 1407 m s.m. une per migropadoj kaj sekurigitaj ŝtuparoj al la Dom-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 2945 m s.m.. Tie tiam ekas la vera altmontarturo. Tra Festi-Glaĉero oni atingas Festi-Jugon (germane Festijoch), de kie la relative malfacila Festi-Kresto kondukas al la pinto. La ordinara grimpo tamen okazas tra la teknike pli simpla, objektive pro la glaĉerfendoj tamen pli danĝera vojo super Hohberg-Glaĉero. Je ambaŭ algrimpoj oni atingas la pinton tra mallarĝa veteratakebla firnkresto.

Altmontara skiado[redakti | redakti fonton]

Dom estas ankaŭ skimonto. La unua grimpado per skioj okazis jam la 18-an de juli 1917 per la brito Sir Arnold Lunn kun la gvidisto Joseph Knubel. Por tiu-ĉi vojo gravas, ke la grimpŝtuparsimila aliro al la kabano jam estas senneĝa.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]