Domagnano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Acquaviva
Flago

Blazono

Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47895
Telefona antaŭkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
Demografio
Loĝantaro 2865
Loĝdenso 433 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
43°56′52″N 12°28′8″O  /  43.94778°N, 12.46889°O / 43.94778; 12.46889 (Domagnano)Koordinatoj: 43°56′52″N 12°28′8″O  /  43.94778°N, 12.46889°O / 43.94778; 12.46889 (Domagnano)
Alto 357 m
Areo 6,62 km²
San Marino Domagnano.png
v  d  r
Information icon.svg

Domagnano [domanjano] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 6,62 km² kaj, laŭ takso de 2006, 2865 loĝantojn. Situante centre en la lando ĝi limas al la municipoj Borgo Maggiore, Faetano kaj Serravalle kaj, oriente, al la itala municipo Coriano (provinco Rimini).

La loko estis loĝata jam en la romia tempo, kiam ĝia nomo estis DomenianusOmagnano (laŭ magnani, fer-metiistoj). Jam de la fondo de San-Marino la suda parto de la municipo estis parto de ĝi, sed la fortikaĵo Monte Lupo, norde, estis posedo de dinastio Malatesta. En 1463 ĝi estis konkerita de San-Marinokaj ĝia teritorio aldonita al Domagnano. La eks-fortikaĵon simbolas blanka lupo en la blazono.

La municipo estas dividita al tri kvartaloj (curazie):

  • Domagnano
  • Fiorina
  • Torraccia

La futbala klubo S. P. Domagnano estas ofta ĉampiono de San-Marino.