Domat/Ems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Domat-Ems (stacidomo) kaj Domat-Ems Werk (stacidomo).
Domat/Ems
Blazono de Domat/Ems
Domat/Ems
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Komunumaro Rhäzüns
Koordinatoj  46° 50′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 46.83333 °N, 9.45000 °O / 46.83333; 9.45000 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 46.83333 °N, 9.45000 °O / 46.83333; 9.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 24,22 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 7013
Komunumkodo 3722
Mapo de Domat/Ems

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Domat/Ems (Domat/Ems estas ek de 1943 la oficiala dulingva nomo de la komunumo, kiu nomiĝas en romanĉa lingvo Domat kaj en germana lingvo Ems) estas komunumo de la komunumaro Rhäzüns kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 7194 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Domat/Ems situas en la supra parto de la Koira Rejnvalo ĉe la sudorienta bordo de la rivero Rejno. Ĝian okcidentan limon formas Antaŭa Rejno, kiu kuniĝas en la nordokcidenta angulo de la komunuma teritorio kun Malantaŭa Rejno al Rejno. Rekonilo de la komunumo estas la dekdu piramidoformaj montetoj sur la komunuma teritorio, la tiel nomitaj tomaoj, kiuj estiĝis el materialo de interglaciepokaj montfaloj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Domat/Ems limas en nordo al Felsberg, en nordoriento al Koiro, en oriento al Churwalden, en sudo al Tomils, en sudsudokcidento al Rothenbrunnen, en sudokcidento al Rhäzüns, en okcidento al Bonaduz, kaj en nordokcidento al Tamins.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grava loka entrepreno estas Ems Chemie, kiu apartenas al la familio de la eksa membro de la Federacia Konsilio, Christoph Blocher. Pro tiu entrepreno Domat/Ems estas la plej grava industria komunumo de Kantono Grizono. Krom Ems Chemie grava labordonanto estas la elektrocentralo Reichenau, ĉe la bordo de Rejno. La iama grandsegejo Stallinger ne plu ekzistas. En la jaro 2007 komenciĝis la produktado de nova, tiam plej granda segejo en Svislando kun 200 dungitoj, kiun la Kantono Grizono forte subtenis per investoj, kreditoj kaj impostfaciligoj. En 2009 la grandsegejo estis transprenita de la firmao Mayer-Melnhof, sed rapide evidentiĝis ĝia malbona stato: ne eblis liverado de sufiĉe da rondligno el kaj ekster Grizono al la segejo por ke ĝi estu ekonomie vivebla. La posedanto, la kreditoroj kaj la Kantono planis savi la entreprenon, sed la Granda Konsilio de Grizono rifuzis krediton de 6,75 milionoj da frankoj. Mayr-Melnhof bankrotigis la segejon en 2010. Maldungiĝis 130 laboristoj kaj la Kantono perdis 23 milionojn. En 2011 la segejo estis aĉetita de Klausner por 20 milionoj. En septembro 2011 Pfeifer akiris la konstrueblan areon dum aŭkcio kaj la instalaĵoj malmuntiĝis en 2013.[1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ems disponas pri stacidomo de la Retia Fervojo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Domat/Ems datiĝas el la jaro 765 kiel Amedes en la testamento de la episkopo Tello.

Apud la tomao Casti estis trovitaj setlejorestaĵoj el la malfrua bronzepoko el la 11-a jarcento a.K. La kastelo sur la tumao Casti estis kontruita supozeble en la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Senjoroj de Belmont kiel feŭdo de la episkopo de Koiro. Kastelo kaj vilaĝo fariĝis en la jaro 1371 havaĵo de la familioj Montalt kaj Sax kaj en la jaro 1380 de la baronoj de Rhäzüns. En la 15-a jarcento la kastelo estis forlasita kaj ekdisfalis. En la jaro 1255 la episkopo de Koiro venkis en batalo koalicion de nobeluloj el Retio. La najbaraĵoj Rhäzuns, Bonaduz, Domat/Ems kaj Felsberg tiam estis kunigitaj al la Senjorujo Rhäzüns kaj formis tribunalejon, kiu en la jaro 1424 fondis kun la Abato de Disentis kaj aliaj komunumoj la Grizan Federacion. Ĝis 1798 Domat/Ems estis sub la regado de Aŭstrio poste ĝis 1814 sub regado de Francio. Tiam ĝi de la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Grizono kaj Svislando. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stallinger/Mayr-Melnhof/Klausner/Pfeifer http://www.suedostschweiz.ch/wirtschaft/domatems-verschwinden-letzte-saegewerk-maschinen
  2. Fonto: Linus Bühler: Domat/Ems en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-21)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]