Dombóvár
Dombóvár (dombOvAr) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Sud-Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono Dombóvár, kies centro estas. La nomo devenas el la slava "dobov".
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 79 km²
- Loĝantaro: 20800
- Poŝtkodo: 7200
- Telefonprefikso: 74
Setlejoj [redakti]
- Urbopartoj: Újdombóvár, Tüske, Gunaras, Kakasdomb, Szuhajdomb, Kertváros, Szőlőhegy, Óváros, Belváros
Situo [redakti]
La urbo situas parte sur ebenaĵo, parte sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Siófok-Pécs, laŭ fervojoj Budapeŝto-Pécs kaj Kaposvár-Baja, inter la lago Balatono kaj rivero Danubo apud la rivereto Kapos ĉe la renkontiĝo de tri departamentoj Tolna, Somogy kaj Baranya.
Historio [redakti]
La subregiono estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste romianoj vivis tie. En la 12-a jarcento brikofortikaĵo konstruiĝis, sed estis ankaŭ alia fortikaĵo de familio Dombay el 1313. En la komunumo en 1538 pasigis tempon muzikisto-poeto Sebestyén Tinódi Lantos. Katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1725. En 1872 la fervojo ekfunkciis, tiutempe Dombóvár estis kampurbo. En 1970 ĝi urbiĝis, ekde 1973 en ekstera parto Gunaras ekfunkciis termala banejo kaj feriejo.
La lingvo Esperanto en Dombóvár [redakti]
La sidejo de Sud-Transdanubia Regiona Esperanto Fondaĵo estas en Dombóvár.
Esperantalioj [redakti]
- Kompostŝranko de Paŭlo Lengyel en la salono de Presejo Pátria - Loko-historia Muzeo de Dombóvár - 2004
- Ŝton-afiŝo sur la muro de fervoja stacidomo - 2007
- Esperanto-arbo de Dombóvár - 2011
- Memortabulo por esperantistoj de Dombóvár en la urbo-katolika tombejo - 2011
Famuloj [redakti]
- en tiu urbo naskiĝis poeto László Szepessy