Dometo de Napoleono en Bjalistoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dometo de Napoleono en Bjalistoko

Tiel nomata Dometo de Napoleono estas iama dogana konstruaĵo kiu troviĝas ĉe la strato Johano Paŭlo la 2-a n-ro 62 en Bjalistoko. En la jaroj 1815 - 1918 9 kilometrojn okcidente de tiu loko troviĝis limo inter Kongresa Pollando kaj Rusa Imperio. Post malsukceso de novembra ribelo en 1831 administra limo fariĝis ankaŭ dogana limo.

La konstruaĵo estas malgranda, klasikisma rotondo kun kupola tegmento. Ĉe porda flanko troviĝas portiko. Oni konstruis ĝin meze de la 19-a jarcento, mallonge antaŭ nuligo de la dogana limo en 1851. Laŭ legendo et tiu domo en 1812 ripozis Bonaparto iranta al Moskvo. Vere Napoleono neniam estis en Bjalistoko - krome li ne povis resti en la domo, kiun oni konstruis longe post morto de la imperiestro.

Nuntempe en la Dometo de Napoleono troviĝas restoracio kaj noktoklubo.

Retaj ligiloj