Dominanteco (genetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dominanteco en genetiko estas rilataro inter aleloj de unu geno, en kiu la efiko sur la fenotipo de unu alelo maskas la kontribuon de dua alelo ĉe la sama genetika loko.[1][2] La unua alelo estas dominanta kaj la dua alelo estas recesiva. Ĉe genoj sur aŭtosomo (nome ajna kromosomo krom seksa kromosomo), la aleloj kaj ties asociaj trajtoj estas aŭtosomaj dominantajaŭtosomaj recesivaj. Dominanteco estas ŝlosila koncepto ĉe Mendela heredo kaj ĉe klasika genetiko. Ofte la dominanta alelo estas kodo por funkcianta proteino dum la recesiva alelo ne.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. dominance. Oxford Dictionaries Online. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2016-07-24. Alirita 14a de Majo 2014.
  2. express. Oxford Dictionaries Online. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2014-05-28. Alirita 14a de Majo 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]