Dominga peso
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 21 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Dominga peso | |
|---|---|
| Ŝtato: | |
| Subdivido: | 100 centavoj (centavos) |
| Kodo laŭ ISO 4217: | DOP |
| Mallongigo: | $, RD$, dom$ |
| Ŝanĝokurzo: (12-a de septembro 2009) |
1 usona dolaro = 36,39 DOP 1 Eŭro = 53,12 DOP |
La dominga peso estas la valuto de la karibia ŝtato Domingo (Dominika Respubliko). Ĝi dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas DOP. La valuto estas unu el pluraj naciaj valutoj de eksaj hispanaj kolonioj (kaj du internaciaj pagounuoj), kiuj ĉiuj dividas la nomon peso".
La dominga peso estas enlanda valuto kaj ne rajtas esti transportata eksterlanden.
Prezoj dum pagado ofte malaltiĝas ĝis plena pesa sumo, aŭ oni ricevas la ŝanĝmonon en formo de malgrandaj varoj. Nur en grandaj supermerkatoj oni ankaŭ ricevas ŝanĝmonon en moneroj.
Laŭ la stato de la jaro 2009 cirkulas la sekvaj moneroj kaj monbiletoj:
Moneroj: 1, 5, 10, 25 pesoj
Monbiletoj: 50, 100, 200, 500, 1000, 2000 pesoj
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||

