Dominic Louis Serventy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominic Louis Serventy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1904 (1904-03-28)
en Kalgoorlie
Morto 8-an de aŭgusto 1988 (1988-08-08) (84-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Familio
Gefratoj Vincent Serventy vd
Profesio
Okupo ornitologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro Dominic Louis SERVENTY (naskiĝis la 28-an de marto 1904, mortis la 8-an de aŭgusto 1988) estis elstara ornitologo de kun bazo en Perto, Aŭstralio. Li naskiĝis el patroj de kroata deveno ĉe Brown Hill, studis ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio kaj ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li iĝis prezidanto de Royal Australasian Ornithologists Union (RAOU) 1947-1949. Helpis al la komenca organizado de la ekspedicioj de Harold Hall je la konto de la Brita Muzeo pri aŭstralia ornitologio dum la 1960-aj jaroj, kaj eĉ partoprenis en la tria (1965) ekspedicio.

Li estis kunaŭtoro (kun H. M. Whittell) de Birds of Western Australia, (publikigita en kvin eldonoj inter 1948 kaj 1976), kaj (kun John Warham kaj sia frato Vincent Serventy, populara naturalisto) de The Handbook of Australian Sea-birds (1971). Li ricevis premiojn, ekzemple de RAOU.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. D.L. Serventy - detailed obituary - en 'Emu', Sept. 1989, p. 183-184, and the Ibis (London, England), Vol. 131, No. 3, (July 1989), p. 448-450; the Western Australian Naturalist, 6/1/1989, p. 201-225; kaj Western Australian bird notes, Nov. 1988, p. 5,