Dominika Cibulková
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Dominika Cibulková estas slovaka tenisistino. Ŝi naskiĝis la 6-an de majo 1989 en Piešťany, do nun estas 24-jara. Ekde la jaro 2005 ŝi estas tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 2009 kune kun la samlanda tenisisto Dominik Hrbatý gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

