Dominikana preĝejo (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orienta fasado.
Triptiko en la ĥorejo.
Interno.
Epitafoj sur tomboŝtonoj.
Orgeno kun originala orgenfasado.

La Preĝejo de la Predikantoj (germane: Predigerkirche) estas protestanta preĝejo en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter la unuaj kvar dominikanoj alvenintaj en Erfurto en 1229 troviĝis ankaŭ grafo Elger de Honstein (kiu estos la unua abato). La nuna kirko estiĝis ekde 1270. En 1279 finkonstruitis la alta ĥorejo, la ensemblo de la tuta preĝejo finiĝis paŝon post paŝo. La origina konstruaĵo estis modifita en 1340-50. Post 1400 oni enstalis jubeon por apartigi pli klare la spacon de la monaĥoj kaj la publikan parton de la kirko. Finfine fariĝis la volbigo de la meza longa navo kaj post 1447 (ĝis 1488) la konstruo de la turo. Samtempe okazis la konstruo de la monaĥejo dominikana; bedaŭrinde pri tio fontoj historiaj apenaŭ ne ekzistas.

Ĉ. en 1275 frokiĝis, estante ankoraŭ knabo, la mistikulo Majstro Eckhart. Post studado kaj instruado en Parizo li estris la monaĥejon kaj la ordenan provincon de Saksio.

La preĝejo iĝis protestanta post la Reformacio en 1525, kvankam ĝin posedis ĝis 1588 la dominikanoj. De 1559 ĝis 1802 ĝi estis konsilantara preĝejo. Tie ĉi okazis la ĉiujara elekto de la konsilianoj kaj solena diservo. En la 7-a de aŭgusto 1845 la anoj de la Prakatolika Eklezio faris la unuan diservon en Erfurto en tiu ĉi preĝejo; ilies unua ĉefpredikanto estis Adolf Bergmann.

La lasta granda restaŭrado estis de 1960-64. Tiam la interno per nova aranĝo de meblaro kaj kolorigo regajnis sian originan artan efekton. Ekde 1992 troviĝas la kristana Konsilantargimnazio apud la kirko.

Vidindaj aferoj ene[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo estas amaso da artaĵoj (pentraĵoj, tombejoj, iloj liturgiaj), plejparte el la 14-a ĝis la 18-a jc. Ni limiĝu nur je la priskribo de kelkaj elektitaj:

  • Anunciacio sur la meza pordo de la jubeo: Ĝi estas unu el la plej elstaraj mezgermanaj plastikaĵoj (ĉ. 1375).
  • Artaĵoj en la interna septo: Maldekstre estas la Monto de Kalvario, grava verko inter la erfurtaj tabulpentraĵoj; dekstre oni vidas la t.n. Schmedestedt-Madonon (antaŭ 1352). Ŝian realecon oni interpretis kiel neglekton de transteraĵoj kaj novan koncentriĝon je surtera vivoĝojo - tiam ankoraŭ nekutime en Meza Germanujo. Frapas ankaŭ la suĉinfano Jesuo sur ŝiaj brakoj kun kvazaŭ koboldaj trajtoj.
  • Altarejo: La ĥoreja seĝaro datumas ankoraŭ el la origina tempo (1320). Belega lustro el latuno havas statueton kun la sveda reĝo Gustavo Adolfo. Dum lia restado en Erfurto li uzis la preĝejon kiel privatan kapelon kaj loĝis en la Domo ĉe la alta lilio, kiun posedis Eduard Bode. Por la honoro de la sveda altrangulo, la gastiginto donacis 10 jarojn poste (en 1647) la plurbranĉan pendlumilon.
  • La buntaj ĥorejaj vitraloj estas tiel admona memorigilo al la Dua mondmilito kiel ankaŭ la fenestro supre al la norda pordego de la longa navo - ĉar ĉiuj faritis el vitropecetoj de iamaj erfurtaj kirkofenestroj. La plej altvaloraj fenestroj kun tapiŝornamaĵoj el la 13-a jc. estas en la norda flanka navo de la ĥorejo.
  • Sidniĉo: Ĉe la suda flanka vando de la ĥorejo estas tre frua ekzemplo de erfurta vandpentrado reprezentanta la Morton de Maria (ĉ. 1320).
  • Tomboj: Apud la sidniĉo videblas la tomboŝtonoj de du eminentaj teologoj: de Johannes Aurifaber, disĉiplo de Martin Luther kaj unua eldoninto de liaj Ĉetablaj instruoj (Tischreden), kaj de Georg Silberschlag. Okulfrapa estas ankaŭ la tombo de la ĉefkonsilisto Heinrich Nacke.
  • Ĉefaltaro: Post la Reformacio, la altaro de la Preĝejo Sankta Paŭlo, kiu troviĝis videalvide, translokitis tien ĉi. Ĝi montras episodojn de la vivo de Jesuo. Faris ĝin la erfurta majstro Linhardt Koenbergk en 1492.

Portalo de Majstro Eckhart[redakti | redakti fonton]

Portalo de Majstro Eckhart

La skulptisto Siegfried Krepp (*1930) dezajnis bronzan portalon je honoro de Majstro Eckhart. Ĝi troviĝas en la norda muro de la preĝejo kaj estis inaŭgurita en 1999.

Teksto estis elĉerpita el la unua ĉapitro de la evangelio laŭ Johano "Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis." (1,5) Lumo (simbolo por la parolo de Dio) kaptas la mondon. Vitra strio meze en la pordo forsendas la lumon al la mallumo kaj kontinuas pavime kiel lumspuro (markite kiel bronza strio).

Krom la tekstero videblas aludita labirinto sur la portalo, kiu estas ŝajnpordego nemalfermebla[1]. Antaŭ la ĉefa enirejo troviĝas surpavime frazoj de Majstro Eckhart.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La unua orgeno estis instalita en 1567, konstruita fare de Heinrich Compenius la pli maljuna. Lia nepo Ludwig Compenius konstruis novan, barokstilan antaŭ 1650 kun ĝis hodiaŭ originale konservita orgenfasado; ĝi estis la plej granda kaj plej kara orgeno en la grandurbo. Hodiaŭ, oni uzas Schuke-orgenon konstruitan en 1978.

Orgenistoj kiuj laboris tie ĉi:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Kaiser: Predigerkirche zu Erfurt. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2007. ISBN 978-3-7954-5574-3
  • B. R.: Die Predigerkirche nach ihrer Wiederherstellung (= Erfurter Heimatbrief Nr.11, Dezember 1965, p.50-54)
  • B. Steinbrück: Die Erfurter Bettelordenskirchen (= Erfurter Heimatbrief Nr.36, Mai 1978, p.56-64)
  • Meister Eckhart und sein Kloster. Herausgeber im Auftrag des Gemeindekirchenrates der Evangelischen Predigergemeinde Erfurt Verlag Herder, Freiburg im Breisgau 2003. ISBN 3-451-28082-5


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la monumento sur retpaĝaro kiu postflaras la spurojn de Eckhart en Erfurto.