Dominique Voynet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominique Voynet

Dominique VOYNET (dominik vŭane) naskiĝis en Montbéliard la 4-an de novembro 1958. Ŝi fariĝis unu el la historiaj figuroj de la verdula ekologia partio La Verduloj (Francio), kiun ŝi kunfondis en 1984.

Funkcioj

  • Deputito de la partio "Les Verts" por la departemento Jura (balotoj de la 1a de junio 1997)
  • Municipa konsilanto de la urbo Dole (1989-2004)
  • Membro de la Regiona Konsilantaro de la regiono Franche-Comté (1992-1994)
  • Departementa Konsilanto de la departemento Jura (Nord-Orienta kantono de Dole)
  • Municipa konsilanto de Montreuil (orienta ĉirkaŭurbo de Parizo; ekde la 22a de marto 2008)
  • Urbestro de Montreuil (ekde la 22a de marto 2008)
  • Eŭropa deputito (1989-1991)
  • Ministro de la Teritoria Mastrumado kaj de la Ĉirkaŭmedio (4an de junio 1997-9an de julio 2001, en la registaro de la ĉefministro Lionel Jospin)
  • Senatano de la departemento Seine-Saint-Denis (norda ĉirkaŭurbo de Parizo, ekde la 26a de septembro 2004)

Ŝi kandidatiĝis al la prezidenteco de la Respubliko en 1995 kaj ricevis 3,32 % el la voĉoj.