Dominique de Villepin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominique de Villepin

Dominique Marie François René Galouzeau de Villepin (n. 14-an de novembro 1953) kutime nomata simple Dominique de Villepin [domiNIK de vilPAN) estas franca verkisto, advokato, politikisto kaj ĉefministro de Francujo la 31-a de majo 2005 ĝis la 15-a de majo 2007.

De 2002 ĝis 2004 li estis la ministro pri eksteraj aferoj, kaj de 2004 ĝis 2005 la ministro pri internaj aferoj. Estante ministro pri eksterlandaj aferoj, li disfamiĝis internaciskale okaze de la franca kontraŭstarvolo kontraŭ la milito en Irako, lanĉita de usona prezidanto George W. Bush.