Domitien Ndayizeye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domitien Ndayizeye
Persona informo
Domitien Ndayizeye
Naskiĝo 2-an de majo 1953 (1953-05-02) (70-jaraĝa)
en Provinco Kayanza
Ŝtataneco Burundo vd
Partio Fronto por Demokratio en Burundo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domitien NDAYIZEYE estas burunda politikisto.

Li naskiĝis la 2-an de majo 1953 en Murango, Provinco Kayanza kaj apartenas al hutu-familio.

Ekde 2001 ĝis 2003 li estis la vicprezidanto de Burundo. Ekde la 30-a de aprilo 2003 ĝis la 26-a de aŭgusto 2005 li okupis la postenon de prezidanto de la lando. Dum lia prezidanta mandato en 2005 estis aprobita nova konstitucio de la lando, kiun subtenis 92 % de voĉdonintoj.

Post tio Domitien Ndayizeye estis elektita en parlamento. Tamen la 21-an de aŭgusto 2006 la registaro akuzis lin pri intenco fari ŝtatrenverson. La parlamento retiris la deputitan protekton kaj Ndayizeye estis arestita kaj kondamnita al dumviva malliberigo. Pro multaj protestoj li estis liberigita la 19-an de decembro 2006. Elirante el la prizono, li deklaris: "Mi forlasis politikan karieron, kiam mi eksprezidantiĝis en 2005, ĉar tiam mi faris grandegan laboron por mia lando. Post mia malliberigo pro falsaj akuzoj mi decidis denove aperi en la politika mondo".

Komence de 2009 la Fronto por la Demokratio en Burundo — la ĉefa opozicia partio de la lando — kandidatigis Domitien Ndayizeye por balotoj de la prezidanto de Burundo, kiuj okazos en 2010[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sabiyumva J. Ĉu prezidos prezidinto? // Monato. 2009. N 3. p. 8.