Dommastrumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mastrumo, pentrita de Jan Steen.

Dommastrumado estas kolekta nocio por ĉiu familia, geedza, infan- kaj domprizorga laboro, kiujn oni (plej ofte la edzino, iu maljuna generinto) faras por certigi la normalan familian vivon. Tio entenas purigon de la domo, vestoj, manĝujoj ks., pretigon de manĝaĵoj, aĉetojn, riparojn ktp. Apartenas ankaŭ al tio la prizorgo, eduko, priatento de la infanoj, antaŭpreparo por festoj, festado ks. kiel endoma famila tasko.

Domastrumado ne estas hejma laboro, sed aro de kutimaj normalaj labortaskoj en averaĝaj familioj.

Oni nomis ĝis meze de la 20-a jarcento hejmedzino tiujn virinojn, kiuj restis hejme kun la infanoj kaj gvidis la dommastrumadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]