Domo
El Vikipedio
Terem – Tradicia domo en okcidenta Rusio.
Domo estas konstruaĵo aŭ strukturo konstruita de homoj, kiu ĝenerale havas murojn kaj tegmenton. Ĝi ŝirmas kontraŭ pluvo, vento, varmo, malvarmo kaj invadantaj homoj aŭ aliaj bestoj. Kiam ĝi estas la regula loĝejo de iuj homoj, ĝi estas nomata ilia hejmo. Homoj eble forestas de sia hejmo dum la tago pro la laboro aŭ hobioj, sed ĝenerale almenaŭ dormas hejme.
Domo havas minimume unu enirejon, ĝenerale pordon, kaj povas havi iom ajn da fenestroj, eĉ neniujn.
Apartaj formoj estas arba domo kaj domboato.
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri domo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Aliaj domoj, aliaj homoj. » -

« En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. » -

« Tolaĵon malpuran lavu en la domo. »
