Domo ĉe la ŝtona angulo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo post la restaŭrado en 1986, fone la turo de la Egidio-kirko.
De la alia flanko; malantaŭ la fotinto troviĝas la Ponto de la brokantistoj.
Bronzaj reliefoj de Anke Besser-Güth (1973).
Dekstre jen la digeto, maldekstre jen la kolegieto por malriĉaj studentoj.

La Domo ĉe la Ŝtona Angulo (germane: Haus zur Steinecke) estas unu el la multnombraj monumentprotektataj domoj en la urbocentro de Erfurto, Kreuzgasse 4.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej malnovaj domoj en la urbo (1200). Ĝia funkcio ofte ŝanĝiĝis: universitata malsanulejo, publika banejo, loĝdomo. Hodiaŭ la unua parto gastigas atelierojn de la monumentprotektistoj, dume en la alia alo troviĝas restoracio kun belega bierĝardeno kaj belvido al la Ponto de la brokantistoj.

Modernaj reliefoj pri la urbohistorio[redakti | redakti fonton]

Sur muro apud la domo troviĝas kvin reliefoj el bronzo kun episodoj el la historio de la urbo, faritaj de Anke Besser-Güth en la 1973-a jaro. Tiu skulptistino ricevis du jarojn poste la Kulturpremion de la urbo Erfurto. La kvin tabuloj montras:

Kvankam la serio estas tre influita per la tiutempa politiko, ĉiuj reliefoj montras interesajn detalojn. Sur la lasta tabulo ekz. videblas la kosmonaŭto Gagarin, kiu vizitis Erfurton, aŭ la renasko de Erfurto kiel florurbo danke al la malfermo de la Erfurta Ĝardenekspozicio en 1961.

Ĉirkaŭaĵo pitoreska[redakti | redakti fonton]

Traversinte la duonon de ponteto en la direkto de la urbocentro oni vidas dekstre digeton (germane: Dämmchen), insuleton inter du branĉoj de la rivero Gera sur kiu konserviĝis ankaŭ lavloko. De tie kondukas alia ponteto al Hütergasse. En tiu strateto (nr. 13) troviĝas la belega framskeleta domo Zu den Kleinen Füchsen und Roten Hirschen. La tuta areo memoras la gravan rolon de mueloj en la urbo.

Transirinte la unuan ponteton oni vidas maldekstre la mezepokan mikveon, dekstre Kolegieton por malriĉaj studentoj (latine: Bursa pauperum, germane: Armenburse), Kreuzsand nr. 9-10. Ĝin fondis la kapitula kanoniko Nikolaus von Gleiwitz por la studentoj de sia diocezo Vroclavo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]