Domo ĉe la leono nigra (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muziklernejo en historia domo en la urbocentro.
La portalo.

La Domo ĉe la nigra leono (germane: Haus Zum schwarzen Löwen) estas unu el la multnombraj belaj domoj de sur la bazarplaco de Arnstadt (Unterm Markt nr. 1).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De 1558-66 konstruitis tiu linda domo por Erasmus Kilian, urbestro kaj komercisto pri izatido en la urbo. Ĝis hodiaŭ faritis multaj ŝanĝoj konstruaj. Nuntempe la aspekto estas baroka kaj modernisma.

Inter 1720-30 loĝis tie ĉi la kortega konsilisto Friedrich Poßner kaj alikonstruigis la domon (ekz. kreado de la belega baroka ŝtuparo). En la 1991-a jaro komenciĝis restaŭradlaboroj ampleksaj.

Muziklernejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1995 gastigas la domon la muziklernejon. La baroka festsalonego servas kiel koncertsalono. La malkovrita rigardo survolvaĵen ĉe la enirejo estas kompromiso monumentprotektada: la iama karbokelo ne povis esti utiligita pro sia malalteco, la manko de lumo dumtage, la malbona aerumado. Tiel oni preferis prezenti simplan arkitekturan enrigardon.

Indas mencii la impresan stukplafonon en la supra etaĝo farita je la komenco de la 17-a jc; krome la etan salonon kun rekonstruita baroka ĉambrokadro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]