Domo ĉe la vinberarbedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo Ĉe la vinberarbedo, vintre

La Domo Zum Rebenstock (tradukite: Ĉe la vinberarbedo) estas unu el la multo da historiaj domoj en la urbokerno de Erfurto, Futterstraße nr 2. Ĝi estas malfrugotika konstruaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Enskribo sur originale konservita tabulo ĉe la dekstra flanko de la enirejo menciias la konstrujaron 1451. Otto Ziegler faris en 1447 vojaĝon al la Sankta Tombo; el la Sankta Lando li alportis pokalon faritan el vito. Ĝi estis la nomdonanto de la domo. En niĉo de la 3-a etaĝo estas delikata madonofiguro.

Maldekstre ĉe la 1-a etaĝo videblas la familia blazono de la Ziegler-oj, ruĝa cervokapo sur ruĝa fono (nuntempe iom ŝanĝita). Dum la Dua mondmilito la konstruaĵo ege damaĝitis. La 1,10 metrojn dikaj muroj tamen rezistis al la bombardoj. Post la restaŭradoj postmilitaj tamen mankis multaj interesaj partoj. Ekzemple la 18 pinakloj en la koloroj de 18 reĝolandoj kiujn Ziegler vizitis dum siaj longaj vojaĝoj: La Romia Reĝolando, Kroatio, Sicilio, Francio, la Regno de la sacerdoto Johano, Danio, Bohemujo, Dalmatio, Cipro, Portugalio, Anglio, Svedujo, Hungario, Napolo, Armenio, Navaro, Skotlando kaj Polujo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la nuna restoracio, kun domohistorieto Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine