Domo de Ottendorfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de Ottendorfer
domo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Město
Situanta sur náměstí Míru
Situo
Geografia situo 49° 45′ 17″ N, 16° 28′ 21″ O (mapo)49.75465861111116.472559722222Koordinatoj: 49° 45′ 17″ N, 16° 28′ 21″ O (mapo)
Domo de Ottendorfer (Ĉeĥio)
Domo de Ottendorfer (Ĉeĥio)
DEC
Domo de Ottendorfer
Domo de Ottendorfer
Situo de Domo de Ottendorfer
Map
Domo de Ottendorfer
vdr
La domo de Ottendorfer

La Domo de Ottendorfer (ĉeĥe Ottendorferův dům) estas ruĝbrika historiisma konstruaĵo en la stilo de t.n. germana renesanco kun cepforma turo, situanta en la ĉeĥia urbo Svitavy (germane Zwittau) kaj apartenanta al la tipaj simboloj de la urbo. La domo estis konstruita en 1892 surloke de la naskiĝdometo de la usona ĵurnalisto kaj filantropo Valentin Oswald Ottendorfer , kiu iniciatis kaj plene financis la projekton. La originan planon prilaboris arkitekto William M. Schickel el Novjorko, kiu jam en 1883-1884 konstruis en Manhattan publikan (ĝis nun funkciantan) bibliotekon, fonditan kaj financitan ĝuste de Ottendorfer kaj de lia edzino. La origina ŝtono estis metita la 18-an de julio 1891. La finan aspekton al la domo donis german-brazildevena arkitekto el Brno German Wanderley, kiu en Svitavy sekve projektis ankaŭ la vilaon de Langer, nuntempan sidejon de la urbodomo. La konstruaŝo (post tiu en Třeboň la dua plej malnova en Ĉeĥio projektita speciale por la bibliotekaj bezonoj) estis solene inaŭgurita la 21-an de aŭgusto 1892, dum persona ĉeesto de Valeentin Ottendorfer kaj de lia duonfilino baronino Mathilda Riedl von Riedelstein. La tuta monsubteno de Ottendorfer por konstruo de la domo kaj ekipo de la biblioteko estis 300 000 ormoneroj.

La publika Biblioteko de Ottendorfer (pro la koloro de la brikoj pli poste nomata ankaŭ Ruĝa) , ekipita krome per legejo kaj prelegsalono, estis ĝis la Dua Mondmilito la plej ampleksa kaj plej moderna germanlingva biblioteko en Moravio. Ekde komencaj 7 400 volumoj la biblioteka kolekto iom post iom kreskis ĝis 23 000. La konserviĝintan reston de la origina kolekto, ĉ. 6 mil volumojn de libroj kaj periodaĵoj, nuntempe prizorgas Urba Muzeo kaj Galerio, kiu alirebligas ilin por esploristoj. En la epoko de socialisma Ĉeĥoslovakio la konstruaĵo iĝis urba kulturdomo. Ekde 2008 en la teretaĝo troviĝas Esperanto-Muzeo kaj teejo, la supra kultursalonego daŭre servas kiel koncertejo. La tuta domo estas plu en posedo de la urbo Svitavy.

La Ottendorfer-Domo, ne nur la Muzeo, sed ankaŭ la supra salonego jam gastigis esperantistojn el la tuta mondo dum multaj internaciaj aranĝoj: krom ĉiujaraj inaŭguroj de la muzeaj ekspozicioj kun akompana programo kaj renkontiĝoj ĉeforganizataj de la loka klubo temas precipe pri EKOTUR (2009), ĈEA-Konferenco (2010), Vikimanio omaĝe al 10jariĝo de la Esperanta Vikipedio (2011), OSIEK-Konferenco (2012), Muzea solenaĵo okaze de ĝia 5-jariĝo (2013), KELI-Kongreso (2015), Turisma Antaŭkongreso de la 101-a UK (2016) kaj Internacia Muzea Seminario (2018). Tial ĝi fariĝis unu el konataj kulturaj centroj de la nuntempa Esperanto-Movado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]