Domo de artistoj (Rudolfinum)
El Vikipedio
Domo de artistoj, malantaŭ ĝi statuo de Antonín Dvořák
La Domo de artistoj (ĉeĥe Dům umělců) estas elstara monumento de la novrenesanco, komuna verko de arkitektoj J. Zítek kaj J. Schulz el la jaroj 1876-1884; enhavas du koncerthalojn, kie okazas la plej belaj koncertoj en Prago; tie estas ankaŭ sidloko de la Akademio de muzikaj artoj kaj de la Ĉeĥa filharmonio.
