Domo de la nigra korno (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La presejo historia.
Busto de Adam Ries kaj memorigtabulo antaŭ la domo.

La Domo de la nigra korno (germane: Haus zum Schwarzen Horn, Michaelisstraße 48) estas unu el la multnombraj monumentprotektataj domoj en la urbocentro de Erfurto.

Presejo kun novaj presliteroj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malfrurenesanca domo, kie ekde 1499 estis la verŝajne plej grava presejo en la urbo. Wolfgang Schenk presigis libron de Nicolaus Marschalk, kiu je granda parto havis grekan tekston, prestekniko tute nova por germanlingvaj landoj. En 1501 li eldonis la unuan lernolibron de la helena lingvo por germanoj. Sennombraj reformaciaj libroj - furorlibroj en la hodiaŭa senco - estis fabrikitaj surloke, ekz. la unua protestanta kantolibro nomita "Enchiridion".

Matematiko por tuta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Pavimŝtono kaj busto memorigis al ni la ĉeeston de Adam Ries, la patrono de aritmetiko. Presiginte siajn lernolibrojn en 1518, 1522 kaj 1525 en Erfurto, li famigis la presejon en tuta Eŭropo. Kontaktoj kun Mainz, kie agadis Johannes Gutenberg, favoris la ekfloron de presado en Erfurto. La bezono de la altlernejo altigis la eldonokvantojn. Dum mallonga tempo laŭtakse triono de ĉiuj germanlingvaj presaĵoj originis el Turingio!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Kristina Kogel: Erfurt an einem Tag. Ein Stadtrundgang, eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2011, ISBN 3942473070
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Neue Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2009, ISBN 3866804571
  • Wolfgang Knape: Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt, 5-a eldono, eldonejo Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2007, ISBN 3936185344
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]