Dompasero

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Dompasero
Bildo de vir-Dompasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: Dompasero Passer domesticus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Passer domesticus

Linnaeus 1758

Dompasero estas la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktiveco de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj miloj de jaroj kaj troviĝas ĉie, kie loĝas homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima.

Enhavo

[redakti] Troviĝo

Ĝi havas palearktikan tipon de disvastiĝo. Homoj intence aŭ hazarde disvastigis la birdon preskaŭ tra tuta mondo. Ĝia areo senĉese ŝanĝiĝas, tial la natura disvastiĝo de birdo ne estas klara. Devena troviĝo eblas en stepa areo de Meza Azio. Ĝi loĝas nun en Ameriko, Aŭstralio, Nov-Zelando (alportita). Ĝi loĝas en tuta Eŭropo, Nordokcidenta Afriko, laŭ Nilo, Okcidenta Azio, Barato, suda Siberio ĝis Pacifiko kaj norda Ĉinio. Sur ĉi tiu teritorio ĝi kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas proksime ligita kun Hispana pasero, kun kiu ĝi kreas hibridojn. Sur parto de trakovro de la specioj la birdoj vivas en miksitaj populacioj. En Hispanio kaj Bulgario la specioj vivas aparte ekologie kaj genetike. En Italio hibrido inter Dompasero kaj Hispana pasero estas pritaksita kiel sendependa specio - Itala pasero. Ĝi estas nermigranta birdo sed iuj populacioj en Azio dum vintro migradas kaj multaj birdoj estas vagadindaj vintre. Simile, kiel aliaj paseroj, oni povas trovi ili precipe ĉe homaj loĝejoj, bienoj, agrikuluraj konstruaĵoj sed povas nesti ankaŭ en arbokronoj.

[redakti] Aspekto

La birdo aspektas grandege en komparado kun aliaj kantbirdoj de simila grandeco. Ĝi havas grandan kapon kaj bekon. La specio estas malsamsimila t.e. koloro de ino kaj malino malsamas. Koloro de viro: Supro de korpo estas bruna kun malhelaj strekoj; subo griza. Sub beko troviĝas granda nigra makulo, kiu iras poste sur la gorĝo kaj brusto, kie ŝanĝiĝas je la eta strekaĵo. Grizaj vangoj apartigitaj de malhelgriza kapo per bruna stripeto iranta de beko tra okulo, kiu poste plivastiĝas kiel makulo sur nuko kaj supra parto de kolo. Beko dum nestado estas nigra, alie griza. Piedoj brunaj aŭ rozaj. Koloro de ino: Supro malhel- , helbrun- kaj grize strekata. Subo – griza. Vango, kapo, nuko helbruna. Tra okulo iras pli hela stripeto. Idoj estas kolorigitaj kiel plenkreskuloj. La koloro estas kamuflinda.

Bazaj datenoj:

Longeco 14- 16 cm

Enverguo 21 cm

Pezo 30g (27g -38g)

Sur la tero ĝi saltetas. Ĝi estas grega. La flugo de la birdo estas ondata, plejparte moviĝema sed ne perzista.

[redakti] Nestado

Dompasero ĉe kopulacio

La birdo estas grega kaj ankaŭ nestas grege en kolonioj malpli unuope. Iam la nestoj tuŝas sin. Ili konstruas malfermitaj nestoj sur la homaj loĝejoj, sub tegmentoj, en fendoj de muroj, sub pontoj, en nestbudetoj kaj arbarkavoj kaj iam nestas sub grandaj nestoj de cikonio, rabaj birdoj or en nestoj de hirundoj. La nesto havas fortan bazon sur kiu estas la malpli forta parto. La nesto en kavoj estas tre malforta. Eno de nesto estas kreita per plumoj. Maleno de nesto ne estas tre alaranĝita. Dum la jaro havas la birdo 2-4 ovmetadoj. De majo ĝis septembro (en Eŭropo) ino metas 5-6 ovojn en unu ovmetado. En Barato ĝi nestas ĝis 7x, sed malantaŭ arktika cirklo nur 1x2 foje. La ovoj havas mezan dimension 23x15 mm. Baza koloro de ovoj estas blanka, blu-blanka, helverda aŭ griza helgrize makulata. Ovoj estas kovata dum 13-14 tagoj per ambaŭ gepatroj. Idoj lasas neston post 17 tagoj. Geidoj restas post la lasado de nesto kun parencoj kaj kreas birdaroj por serĉado de manĝaĵo kaj vagadas tra teritorio ofte en grandegaj grupoj ĉirkaŭ nestejo.

[redakti] Ekologio

La plej longa konata aĵo de la birdo estas 13 jaroj. La plej malamoj de ĝi, per kiuj la birdo servas kiel nutrado estas rababirdoj – akcipitroj kaj strigoj.

[redakti] Manĝado

Ili manĝas precipe semoj de grajno simile kiel aliaj paseredoj, sed ankaŭ semoj de arboj, arbedoj kaj herbaĉoj. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn. Ankaŭ en urboj ĝi nutriĝas per homaj manĝindaj defalaĝoj (paneroj, ktp.)

[redakti] Voĉo

Logado estas vastkonata ĉim-ĉim, kiu estas ankaŭ parto de la kantado. La birdo kantas sidante kun „torfa“ plumaro kaj mallevitaj flugiloj.

[redakti] Savado

Dompasero estis ankaŭ kelkaj dekoj jaroj la plej disvolita birdo en Eŭropo. Sed nuntempa situacio estas pli malbona. Por ekzemplo populacio de la birdoj en Anglujo kaj Nederlando de 80-jaroj de 20. jarcento falis du foje kaj specio estas deklarita kiel endanĝerigita. En multaj landoj estas la birdo preservita. Kio estas kialo de malpliiĝo scientistoj esploras.

Verŝajnaj kialoj de falo de populacio:

  • Falado de multeco de insektoj pro uzado de pesticidoj en agrikulturo;
  • Rabado de grandaj birdoj ( pigoj, kornikoj, falkoj, homaj katoj);
  • Epidemioj de malsanoj kaj parazitoj;
  • Konkurencio de aliaj birodj ekzemple kolumboj;
  • Malpli lokoj por nestado - resumo de renovigo de domoj;
  • Kresko de „higieno“ defaloj finas en plastikaj vortetoj kaj poste en rubujoj - malkresko de eblecoj akiri nutraĵon;
  • Malkreskado de lokoj kun herbaĉo;
  • Malkresko de perdoj de grajno dum rikoltado en moderna agrikulturo.