Dompierre VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Dompierre
Dompierre
Dompierre
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Koordinatoj  46° 42′ 30″ N 6° 52′ 58″ O / 46.70833 °N, 6.88278 °O / 46.70833; 6.88278 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 30″ N 6° 52′ 58″ O / 46.70833 °N, 6.88278 °O / 46.70833; 6.88278 (mapo)
Areo 3,21 km²
Alteco 713 m super marnivelo
Poŝtkodo 1682
Komunumkodo 5671
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
vdr

Dompierre estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 243 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Dompierre situas en la Vaŭda Mezlando sur la molasaj montetoj inter la valoj de la riveroj Brojo kaj Glano. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Dompierre kaj Les Granges-de-Dompierre, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 21,4% estas kovritaj de arbaro, 73,0% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dompierre limas en nordo al Seigneux, en oriento al Villars-Bramard, en sudoriento al Romont (FR), en sudo al Prévonloup, en sudokcidento al Lovatens, kaj en okcidento al Curtilles.

Trafiko

Dompierre situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Dompierre pasas flanka vojo de Curtilles al Villars-Bramard kaj alia vojo de Seigneux al Prévonloup. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1228 Donperro. Dum mezepoko la interezrajtoj apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno Dompierre estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Valérie Favez: Dompierre VD en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-24)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj