Domus Aurea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domus Aurea
Domus Aurea
arkeologia loko • romia konstruaĵo • palaco • villa rustica • nemoveblaĵo • archaeological artifact museum • Italian national museum • historical civil building museum • domus • Q124830411
Bazaj datoj
Konstrustilo Romia arkitekturo vd
Estiĝo 64
Lando Italio vd
Situo Monti
Adreso viale della Domus Aurea, 1, 00184 Roma RM
Poŝtkodo 00184
Areo 1833
Situo
Geografia situo 41° 53′ 29″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)41.89138888888912.495277777778Koordinatoj: 41° 53′ 29″ N, 12° 29′ 43″ O (mapo)
Domus Aurea (Romo)
Domus Aurea (Romo)
DEC
Domus Aurea
Domus Aurea
Situo de Domus Aurea
Map
Domus Aurea
Parto de Regio III Isis et Serapis • Parco archeologico del Colosseo vd
Retejo https://parcocolosseo.it/area/domus-aurea/
vdr
Fresko en la Domus Aurea
Fresko en la Domus Aurea

La Domus Aurea, la "ora domo", estis grandega palaco en Romo, kiun romia imperiestro Nero konstruigis post la bruliĝo de la urbo (64 p.k.).

La ora domo ampleksis grandan parton de la monteto Palatino (Romo), la valon en kiu nun staras la Koloseo, kaj plej verŝajne iam ankaŭ la Koloso de Nerono, kaj ĉirkaŭantajn montetojn. La romianoj ne ŝparis pri mokoj pri la megalomanio de Nero.

La imperiestroj Vespasiano kaj Trajano redonis partojn de la domus aurea al la popolo, speciale per la Amphitheatrum Flavium, amfiteatro flavia (Koloseo) kaj la banejoj de Trajano.

Nun nur malgranda resto de la antaŭe grandega komplekso restas, kiu tamen havas grandan historian kaj artan valoron pro ĝia arkitekturo kaj muraj pentraĵoj.

Oni dum jardekoj renovigis ĝin kaj malfermis ĝin fine de la 1990aj jaroj, sed en 2005 akvo eniĝis. Fine de januaro 2007 ĝi estis denove malfermita por la publiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]