Donát Bánki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donát Bánki
hungara inĝeniero kaj inventisto
hungara inĝeniero kaj inventisto
Persona informo
Naskonomo Lőwinger Donát
Naskiĝo 6-a de junio 1859
en Bakonybánk, Hungario
Morto 1-a de aŭgusto 1922
en Budapeŝto, Hungario
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto • inventisto
vdr

BÁNKI Donát (n. 6-an de junio 1859, Bakonybánk – m. 1-an de aŭgusto 1922, Budapeŝto) estis hungara maŝininĝeniero (mekanika inĝeniero), kuninventinto de la karburilo, mondfama sciencisto de la gasmotoroj kaj hidromaŝinoj.

Li estis ekde 1882 ĉefa konstruktoro de signifa fabriko, poste ties ĉefinĝeniero. Li laboris ekde 1899 en la Reĝa Teknikuniversitato József kiel profesoro de la katedro pri maŝinelementoj, levmaŝinoj, hidromaŝinoj. Li estis ekde 1911 membro de la Hungara Scienca Akademio.

Oni ligas al lia nomo, la evoluigon de gas kaj kerosinmotoroj, en kiu laboro helpis lin János Csonka. Lia patento el 1893 pri karburilo, antaŭis duonjaron la patentan sciigon de Maybach. Per tiu patento oni konstruis multloke la t.n. Banki–Ĉonka-motoron. Bánki perfektigis la motoron en 1898 per akvoenŝprucigo. Li en 1894 prezenti la patenton de la motorciklo.

Lia alia esplora tereno estis la hidromaŝinoj. Ligite al tio, li prezentis la vaporturbinan teorion en 1905, en Liège; dum en 1908 en Usono. Li ellaboris maŝinojn por nanaj akvocentraloj, kiun oni ankaŭ nun proponas por la evoluantaj landoj.

Li estis framasono.

La asteroido 131763 Donátbánki estis nomata en lia honoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Energia-átalakulások folyadékokban (1916)
  • Új vízturbina (1917).
  • A Vaskapu-vízerõmû tervezete (1918)
  • Dugattyús szivattyúk és kompresszorok gépszerkezettana (1932)