Don Benito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Benito
urbo
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06400
Telefonkodo +34 924 (Badaĥozo)
Retpaĝaro Municipo de Don Benito
Politiko
Urbestro María Fernanda Sánchez Rodriguez (ekde majo 2023)
Demografio
Loĝantaro 37 485  (2023) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 5° 52′ U (mapo)38.962777777778-5.8655555555555Koordinatoj: 38° 58′ N, 5° 52′ U (mapo)
Alto 280 m [+]
Areo 559,26 km² (55 926 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Don Benito (Ekstremaduro)
Don Benito (Ekstremaduro)
DEC
Don Benito
Don Benito
situo en Ekstremaduro
Don Benito (Hispanio)
Don Benito (Hispanio)
DEC
Don Benito
Don Benito
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Don Benito [+]
vdr

Don Benito estas urbo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 37 485 loĝantoj sur areo de 559,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km². Por komparo, la 1-an de januaro 2015 estis 36 971 loĝantoj,[1] la loĝantaro do milde kreskas, dum en la ĉirkaŭaj malurbaj municipoj ĝi malkreskas.

Parto de la municipo estas la loĝlokoj Conquista del Guadiana, Gargáligas, Hernán Cortés, Ruecas, El Torviscal, Valdehornillos kaj Vivares.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas precize en ties suda provinco Badajoz, norde de tiu provinco kaj ĉe la valo de rivero Gvadiano. Fakte estas ĉefa urbo de distrikto nomita Supra valo de tiu rivero (Vegas Altas), konsiderante ke la dua duono de tiu valo ekde Mérida okcidenten estus Malsupra valo -kun ĉefa urbo en Montijo- kaj ekde Mérida orienten Supra valo. Tiu Supra valo estas terkultura zono kies ĉefa urbo estas Don Benito, kiu kune kun apudega urbo Villanueva de la Serena, formas centron de tiu distrikto -kaj administra kaj komerca- kaj de la apuda distrikto La Serena, pli sekeca distrikto, oriente de la provinco Badajoz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas de iom pli ol 37 mil loĝantoj. La laborantaro sin dediĉas ĉefe al komerco, terkultura industrio kaj servoj. Al ties municipo apartenas ankaŭ apudaj vilaĝoj konstruitaj laŭ fama Plan Badajoz meze de 20a jarcento, kiel Ruecas, Vivares, Gargáligas, ktp. Do samtempe donbenitanoj estas kaj urbanoj kaj vilaĝanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santiago de Don Benito, de la 16a jarcento.

La urbo disvolviĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento ĉirkaŭ la kvartalo kie situas la preĝejo de Sankta Sebastiano. Poste pligrandiĝis al la nordo ĉirkaŭ la kvartalo kie nun situas la placo, preĝejo de Sankta Jakobo, urbodomo, kulturdomo, ktp. Ekde tiu epoko senloĝiĝis la najbara domaro de Don Llorente apud la rivero Gvadiano ĉu pro inundoj ĉu pro malfaciloj kun la tiama ĉefurbo Medellín, kaj tio plialtigis la loĝantaron de Don Benito.

Ĉirkaŭ la 16a jarcento Don Benito sendependiĝis de la tiama administracia centro de Medellín kaj riĉiĝis danke al terkulturo kaj brutbredado. Tamen dum la 17a jarcento la loĝantaro malkreskis pro malsanoj, plagoj, ktp. Denove dum la 18a jarcento la urbo pligrandiĝis ĝis kiam ekestis la plej grava en la regiono. Dum la napoleona milito okazis batalo de hispano-franca armeo kontraŭ hispano-angla en malpreciza loko situanta inter Don Benito kaj Medellín kaj dum la intercivitana milito la fronto estis fiksita ĉe la rivero, do Don Benito estis la lasta grava urbo de la respubliko en tiu regiono dum du jaroj, dum la okcidenta parto de la provinco estis jam sub regado de frankista armeo kaj kontrolo.

Murdo de Don Benito[redakti | redakti fonton]

Partikulara okazaĵo kiu plenigis la komencon de la 20-a jarcento estis la tiel nomita Murdo de Don Benito en 1902. Tiam riĉulo García de Paredes kaj komplicoj klopodante perforti knabinon murdis ŝin kaj ŝian patrinon. Dum la procezo la loĝantaro ribeliĝis kontraŭ la jura proceduro kaj per manifestacioj, pikedoj kaj popola premo devigis la aŭtoritatojn:

  • ne okazigi la juĝon en la provinca ĉefurbo, sed en Don Benito mem,
  • ne elpreni la akuzitojn el la urbo,
  • peti mortopunon,
  • ke tiu estu la fina decido,
  • ke la ekzekuto okazu en Don Benito mem, kaj eĉ
  • ke ĉiuj povu paradi antaŭ la kadavroj por konstati, ke vere la ekzekuto okazis.

Por tiuj atingoj okazis popola premado dum kelkaj jaroj; fakte la ekzekutoj okazis en 1905. Dum tiuj jaroj la naciaj ĵurnaloj multe parolis pri la afero, ĉefe pro tio ke temis pri gravuloj kiujn la popolo atingos mortigi page de iliaj misfaroj. De tiam oni konis la urbon kiel "la urbo de la murdo". Poste oni starigis silentadon, dume la altaj tavoloj reokupis la regadon; dum la dua duono de la jarcento la murdo kaj ties procezo estis tabua temo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Don Benito.

Urba muzeo, kulturdomo planita de fama arkitekto Rafael Moneo -ankaŭ aŭtoro de la Nacia Muzeo de Romia Arto en Mérida, preĝejo de Sankta Jakobo, preĝejo de Sankta Sebastiano, Municipa Parko, Parko de Albercas, Moskeo ktp.

En la ĉirkaŭaĵo estas vidindaj naturaj lokoj de monteto Las Cruces kaj rivereto Ortiga kie vidindas restaĵoj de antikvaj muelejoj, kaj bienoj Doña Blanca kaj Serrezuela.

Je 8 km estas vilaĝo Medellín, naskiĝurbo de Hernán Cortés.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Dum ĉirkaŭ du dek jaroj estis klubo de Esperanto en mezlernejo "Cuatro Caminos", jam ne plu aktiva.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]