Don Bluth
Donald Virgil "Don" Bluth (13an de septembro, 1937) estas usona animaciisto, kinreĝisoro, produktoro, verkisto, videoluda dezajnisto kaj sendependa studioposedanto kiu famiĝis ĉefe pro sia disiĝo el Walt Disney Company en 1979 kaj sia sekva reĝisorado de animaciaj filmoj kiaj The Secret of NIMH (1982), An American Tail (1986), The Land Before Time (1988), All Dogs Go to Heaven (1989), kaj Anastasia (1997), kaj sia engaĝiĝo en la ludo per laserdisko nome Dragon's Lair. Li estas konata ankaŭ pro konkurenco kun Disney dum la jaroj kondukantaj al la filmoj de la Disneja Renesanco. Liaj filmoj tendencas iĝi pli malmildaj kaj pli energiaj portretoj ol tiuj de Disnejaj filmoj. Ofte, liaj filmoj inkludas mistikan elementon kun misteraj, neklarigeblaj fortoj.
Bibliografio
- John Cawley, The Animated Films of Don Bluth, 1991, Image Publishing, ISBN 0-685-50334-8
- John Grant, Masters of Animation, 2001, Watson-Guptill Publications, ISBN 0-8230-3041-5
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- The Dot Eaters pri Bluth kaj la disvolvigo de Dragon's Lair
- Remembering NIMH Intervjuo kun Don Bluth Studios pri farado de The Secret of NIMH
- Don Bluth & Gary Goldman: Long-running Fun Intervjuo kun Don Bluth kaj Gary Goldman
- Don Bluth Intervjuo Parto 1 kaj Parto 2 pri liaj influoj kaj la farado de Dragon's Lair
- Don Bluth Biografio ĉe Cataroo.com