Don Juan (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Don Juan en Sevilo.

Don Juan estas simfonia poemo por granda orkestro de Richard Strauss. Ĝi ekestis en la jaro 1888 kaj estis la dua simfonia poemo (Op. 20) de la tiam 24-jara komponisto. Don Juan esstis unuafoje prezentata la 11-an de novembro 1889 en Vajmaro, kiam Strauss estis tie kortega kapelmajstro.

La drameca poemo Don Juan de Nikolaus Lenau inspiris la komponiston al la verkado de sia simfonia poemo. La trakomponita verko (daŭro proks. 18 minutojn) komenciĝas per entuziasmega enkonduko en E-maĵoro kaj fortika temo de la lignoblovistoj por la titolheroo. Sekvas poeziaj temoj kun solo-violono kaj hobojoj, alterne kun la herootemo, kiuj ilustras la amvarbado de la amkonkerulo. Post surpriza ĝeneralpaŭzo la verko finiĝas en „mortema“ e-minoro.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Juna Strauss
Lenau en 1839

Por Strauss servis skriba fonto kiel fundamento de sia simfonia poemo. Li elektis la versdramon Don Juan de Nikolaus Lenau. La verko estis destinita por legado, ne por prezentado. Strauss antaŭmetas kelkajn liniojn, en kiuj parolas Don Juan, al la partituro, por doni al la interpretanto apogon por la kompreno. Strauss elektis ĉi tiujn alineojn el la verko de Lenau, por klarigi la psikologian sintenon de Don Juan. La teksto servas al la interpretanto kiel helpo, kompreni la prezentatajn situaciojn tiel, kiel Strauss destinas. Li verkis ĉi tiun pecon tutplene kiel muzikigo de erotika temo.

La unua parto temas de la sopiroj kaj deziroj de Don Juan. Li strebas al ĝuo kaj volas konkeri la korojn de la virinoj, akiri sian kontentiĝon. Strauss muzikigas tion en la temo de Don Juan. La melodio estas ritme kaj melodie neembarasita kaj aperas per la multaj punktadoj insista kaj celstreba. En la dua parto elektita de Strauss Don Juan elmontras siajn sintenojn kaj prezentas sian opinion pri volupto kaj virinoj. Li timas la tediĝon de unuopa virino, li strebas al la diverseco de multaj virinoj; li avidas ĉiun tagon alian. »Jes! Pasio estas ĉiam nur la nova«, li elvokas, kio ja devus estis lia kialigo. Tion devis esprimi la diversaj temoj de la amatinoj.

Ekzistas tamen ankaŭ la alia flanko de Don Juan: La lasta alineo priskribas deprimitan, malkontentan Donĥuanon. Li ja estas kontenta per la pasinta, verŝajne pasinta amafero, sed nun li falas en truon el malforto kaj interna malpleneco. »Ŝajne morta estas ĉiu dezirado, ĉiu esperado« por li, oni eĉ povus supozi konsciencriproĉojn. Klare montrata estas tio post la karnavalosceno: Subite Strauss igas ludi la arĉinstrumentojn el la fortissimo rompitan diminuitan septakordon rapide malsupren. Timbaloj kaj trombonoj same kiel kontrabasoj kaj violonĉeloj sonigas kontraŭ la antaŭa brila temo teruran sonon, anoncantan malbonan.

Strauss uzas ankaŭ erotikajn kaj heroaj temojn, por priskribi la karakteron de Don Juan. Tiuj ĉi devas estis klarigotaj en la kunteksto.

Strukturo kaj elformado de la ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

Don Juan havas klasikan strukturon: Strauss uzas pliampleksigitan formon de sonata ĉefmovimento. Estas ankaŭ eble, interpreti la formon kiel rondelo. Strauss traktis ambaŭ formojn ne tre konscience, do ili estas malsame interpreteblaj. La tabelo donas superrigardon super la verkon.

Taktoj Sonato Rondelo
gvidmotivo kaj temo de Don Juan 1–41 temprezento, 1-a temo ritornelo
amindumado kaj flatado 41–90 transiro transiro
unua amsceno 90–168 2-a temo epizodo
Don Juan travivas aventuron 169–196 malvolviĝo ritornelo
flatado 197–231 transiro transiro
dua amsceno 232–313 transiro epizodo
venkinto-motivo 313–350 transiro (ankaŭ rigardebla kiel 3-a temo) epizodo (kiel temo de Don Juan ankaŭ rigardebla kiel ritornelo)
maskobalo 351–421 transiro epizodo
glavbatalo 422–566 Reprise ritornelo
Kompreno kaj morto 567–606 elkonduko elkonduko

Gvidmotivo kaj temo de Don Juan[redakti | redakti fonton]

La peco komenciĝas per la unua el la temoj de Don Juan (taktoj 1–4). Ĉi tiu temo aperas en la tuta peco kiel gvidmotivo kaj estas ĉiam rekonebla pro la markantaj ritmaj movoj. La dekseson-notaj movoj de la arĉinstrumentoj, la trioletoj kaj la punktadoj kaŭzas fortan memorigan efekton, des pli multe, ĉar ĉi tiu temo ankoraŭ ofte aperos. Esencaj estas tamen ankaŭ la sekvantaj duonaj notoj kun transligitaj kvaronoj en E-maĵoro, kiuj tutklare difinas la bazotonalon, denove sekvataj de harmonia kadenco kaj kresĉendo. Ĉi tiu malfermomotivo estas iaspeca mallonga uverturo, kiu mallonge skizas la karakteron de Don Juan, antaŭ ol la kurteno falas antaŭ la scivolema aŭskultantaro. Per rapida pasaĵo de la lignoblovistoj kaj de la arĉistoj oni aŭdas fali la kurtenon. (taktoj 5–7) La timbaloj frapas, Don Juan sursceniĝas laŭ formo de sia ĉeftemo.

Strauss formas la ĉeftemon (taktoj 9–17) laŭ sia ĉefrolulo. Ĝi tutplene figuras Donĥuanon. La kontinue intensiĝa melodio bildigas la senbridan karakteron de la heroo. Tiun ĉi efekton plifortigas derompiĝo en okonaj notoj kaj intervala desalto de kulmino malsupren. Trumpetoj kaj trombonoj akrigas ĉi tiun muĝon. De ĉi tiu kulmino ŝajnas okazi vera falo. Sed denove altiĝas al nova kulmino. Tio klarigas la incitan kaj ne haltigeblan trajton de Don Juan. Pro la punktadoj ekestas la impreso de antaŭenpeliĝo, kio elmontras ankaŭ la miismon de la ĉefrolulo.

Sekvas aŭdaca evoluo de la ĉeftemo kaj de la komencofiguro, kiu citas la ĉeftemon en la kontraŭparalela tonalo C-maĵoro (taktoj 18–39). La dissolvo de la tema materialo subite ĉesas en paŭzotakto (takto 35 sj.), kiu retenas la streĉon. Tiu ĉi eksplodas en denova muĝado de la nun pliampleksigita gvidmotivo. La sekvanta interparto estas la unua amsceno de Don Juan (taktoj 40–62). Oni povus nomi ĝin »amindumado« – ĝi estas tre mallonga. Eksonas la temo de lia posta konkeritino, sed ĝi tuj derompiĝas. La kromate falanta motivo de la klarneto esprimas »senton de saturiĝo en la koron de Don Juan« (takto 53 sj.), ĝis kiam li subite kaj en fortissimo deturniĝas de ŝi (takto 61 s.). La heroo deturniĝas de sia heroino (Takt 63–66) kaj tuj ekvidas novan belulinon.

Unua amsceno[redakti | redakti fonton]

La unua granda amsceno komenciĝas per trio de la solo-violono, de la kampaneto kaj de la harpo. Oni aŭdas vere Donĥuanon brakumi sian amatinon (solo-violono), dum kiam ŝi ŝajnas plene sin submeti al li (harpo). La kampaneto esprimas iaspecan sorĉan efikon de la amato sur la heroinon.

Post ĉi tiu transiro Strauss atingas la duan temon, tradicie en la dominanto B-maĵoro. La faca akompanado de la blovinstrumentoj per ritmo el kvaronaj notoj kaj kvaronnotaj trioletoj estas anstataŭata, ankaŭ la harpo transprenas akompanfunkciojn, la kampaneto paŭzas, kaj la violonoj (1-a, 2-a kaj solo-violono) tranprenas la temon (parte kune kun unuopaj blovinstrumentoj). Okazas malvolviĝo. La violonoj klarigas per kanonecaj komencoj kaj la supreniraj figuroj la brakumadon de la interamantoj. Iom post iom la ritmo de la blovinstrumentoj densiĝas kaj la arpeĝoj de la harpo plirapidiĝas; la amantoj atingas kulminon. Lia gvidmotivo en la violonĉeloj ŝajnas igi Donĥuanon revekiĝi (takto 153 sj.). Lia amatino provas konservi lin plu en lia revomondo, sed li malaperas kaj ekira al novaj aventuroj.

Don Juan travivas aventurojn[redakti | redakti fonton]

La nun sekvan parton oni povas nomi malvolviĝo: Ĝi raportas ĝis la venonta amtemo pri novaj travivaĵoj, la temo de Don Juan ree fibriĝas kaj malvolviĝas. (taktoj 189–196)

Dua amsceno[redakti | redakti fonton]

Denove la ĉefrolulo malkovras knabinon. Li provas allogi ŝin por amo (taktoj 197–231). La violonĉeloj kaj vjoloj transprenas la motivon de liaj tentoprovoj – per la sinkopoj lia brakumado efikas impulsema kaj pasia. Ŝi ne vere volas – la flutoj fajfas je la provoj de la heroo. Sed li ne rezignas: Li komencas novan ekagon, ĉifoje pli urĝe. La motivo nun ankaŭ aperas en la violonoj. Sed finfine li povas forpeli ŝian reziston: La flutoj lasas sin »forpuŝi« de la kornobatoj kun la punktadomotivo el la gvidmotivo, la sono malrapide falas en sonĝomondon.

Ĉi tiu amsceno estas unu el la plej konataj kaj ardaj entute (taktoj 232–313). La arĉinstrumentoj transprenas akompanfunkciojn, la varma sono de la hobojo prezentas la temon. Pli malfrue la tema trapasas ankaŭ la aliajn lignoblovistojn, nur nur malofte ĝi estas citata de la korno. La temo estas ludenda »tre solene kaj esprimplene«; tiel ĝi ankaŭ estas formita. Sinkopoj denove esprimas pasion, ĉi tiu pasio estas klarigata per la varma suprenira akompano de la violonĉeloj. Ankaŭ jen la melodioj interplektiĝas, kio esprimas la brakumadon kaj la erotikon de la sceno.

Kompreneble ankaŭ ĉi tiu amnokto ĉesas. Flutoj kaj violonoj transprenas la temon kaj haltas abrupte (takto 297 sj.). La lignoblovistoj kaj violonoj montras, ke la pensoj de Don Juan reklariĝas. La arĉinstrumentoj imitas la antauan temon de la violonĉeloj kaj intensigas la animstaton de la ĉefrolulo al nova temo: La herootemo de Don Juan.

La venkotemo de Don Juan[redakti | redakti fonton]

Don Juan ne plu estas elmontrata kiel aŭdaca kaj impeta, sed kiel venkinto (taktoj 313–350). Lia nova temo komenciĝas per la sama motivo kiel tiu el lia lasta amsceno: La okto anoncas Donĥuanon kiel heroo, daŭrigata per la ripetata fremdnoto kun ĉirkaŭludado. La paŭzo sorgas aldone por reteno de la scivolemo. La ununura motivo de la temo, kiu klare finiĝas en la toniko C-maĵoro, estas trifoje sekvencata, dume lastan fojon malvolvata kaj ligata kun la unua motivo. La venkoĝojego finiĝas per malvolviĝo de la enirmotivo de la verko; per la trioletoj, la malfruiĝanta okona noto kaj la fino sur la dominanta trito la temo aperas fermita kaj finita kaj per tio neŝanceligebla. La amatino de Don Juan protestas »agitato« kontraŭ la elturniĝo de sia heroo el sia amo, sed ĉi tiu ne estas haltigebla kaj impetas al novaj celoj (gvidmotivo, takto 337 sj.).

Karnavalsceno[redakti | redakti fonton]

Nun li faligas sin en senbridan feston (taktoj 351–421), montrata per la skerco-figuro kaj la ludinstrukcio »giocoso«. Lia heroeco estas per tio iomete ridindigata, ke la venkotemon komence citas la kampaneto (takto 368 sj.). Ŝajnas esti trarompita iaspeca bariero, kiam post tuteco-pasaĵo la gvidmotivo malvolviĝas kaj la venka kaj la skerca temoj kvazaŭe konkuras.

Finfine ĉi tiu batalo fariĝas neelteneble drama. Kvazaŭ per grava konsciiĝo la heroo falas subite en profundan truon de deprimiĝo kaj memdubo. La konsciiĝo estas je tio sonigata per diminuita septakordo, kaj ĝi kondukas post falanta arpeĝo en la psikologian truon, terure montrata per timbaloj, trombonoj kaj malaltaj arĉinstrumentoj (takto 424 sj.). Duboj estas elmontrataj per diversaj akordsinsekvoj kaj sonkoloroj, liaj tri amatinoj ŝvebas unu post la alia preter lia interna okulo (temoj de la amaferoj de Don Juan estas citataj). La heroo fariĝas pli konfuza.

Duaj violonoj kaj vjoloj ludas »sul ponticello« (la dekstra mano plukas je la ponto) kune kun la harpo tremsonecan akordon; sur tio la lignoblovistoj sekvencas dubomotivon.

Mallonga akordo B7 en »staccato« resp. »pizzicato« dissolvas la dubojn kaj anoncas la defion de nobela filo, Don Pedro, al batalo ĝismorta. Kun treega delikatsento Strauss kreas intensecon, malvolvante sur pedaltono sur la dominanto la enkondukan temon (Takt 458–473). Oni aŭdas Donĥuanon ĉerpi forton por la proksimiĝanta duelo, ĝis kiam la batalo eksplodas en la reekpreno.

Glavoduelo kun Don Pedro[redakti | redakti fonton]

Don Juan elinganta la glavon; pentraĵo de Max Slevogt, 1912

La batalo estas priskribata en brilaj koloroj, la temoj de Don Juan ĝojkrias kaj brilas en la toniko E-maĵoro. Post momento de ĝeneralpaŭzo Don Juan gajnas la venkon en la batalo (takto 474–566). La ripetata dominantakordo (B-maĵoro, taktoj 577–584) intensiĝas en la senmezuran – ĝis kiam ĝi subite derompiĝas. Don Juan ŝajnas esti kompreninte, ke venki estas senvalora, kaj sin oferas al la ponardo de sia malamiko. Tion priskribas pala a-minora akordo (do la minora subdominanto), en kiun la trumpeto pikas sonantan F, do disonancon, kiel mortpiko de la malamika ponardo (takto 586 sj.). La arĉinstrumentoj sonigas la malvivon de la heroo per siaj triloj. La simfonia poemo finiĝas per precipe post la grandioza pasaĵo malplene sonanta kadenco al e-minoro (do al la ninortoniko): Don Juan venkis, sed neniel sukcesis.

La unua prezentado[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado kun la Kortega Kapelo je Vajmaro sub direktado de la juna komponisto fariis granda sukceso kaj metis la fundamentant ŝtonon por lia estonta famo kiel eminenta reprezentanto de la malfruromantismo. Ankaŭ nuntempe la verko ofte estas prezentata dum simfonikoncertoj. Sonregistraĵoj sur lumdisko ekzistas kun preskaŭ ĉiuj renomaj orkestroj kaj orkestrestroj.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

La komponisto postulas grandan orkestron kun jena instrumentado: 3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, angla korno, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, kontrafagoto, 4 kornoj, 3 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjo, harpo, timbalo, triangulo, cimbalo, kampaneto, arĉinstrumentoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch). Bärenreiter, 2003, ISBN 978-3-7618-1468-0