Don Juan (literaturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Hispanlingva literaturo


Statuo de Don Juan en Sevilo.
Titola paĝo de Dom Juan el verkaro de Moliere de la jaro 1682. En la ilustraĵo, la statuo alvenas al la domo de Don Juan.
La Don Giovanni de Mozart. Bildo de Max Slevogt, 1912.

Don Juan ( [don ĥŭan], "sinjoro Johano"; en Esperanto Don Juano estas legenda persono el hispana kulturo. Li miksas la rolojn de viro kiuj amortright|thumbrompas virinojn kaj junulo mokanta kaj malrespektanta mortintojn. Malgraŭ lia ekapero en Hispanio, li iĝis parto de tutmonda kulturo kiel Don Quijote de la ManchaCarmen.

Lia nomo restis en pluraj lingvoj kiel vorto por viro, kiu allogas ĉiujn virinojn sed poste ilin forlasas. Komparu kun la fikcia James Bond kaj la reala Giacomo Casanova.

Historio

Lia unua apero en verko estas la teatraĵo El burlador de Sevilla y convidado de piedra ("La trompisto de Sevilo kaj invitito el ŝtono") de Tirso de Molina inter 1620 kaj 1635.

Tiu verko inspiris versiojn en Italio kaj Francio. Molière publikigis sian Dom Juan ou le festin de pierre en 1665, perversigita de Thomas Corneille en 1677.

Pri la versio de Molière, Enciklopedio de Esperanto mencias:

el la franca trad[ukis] Boirac. 1906, 108 p[aĝoj]. "La rakonto rememorigas al ni la scenon muzike prezentitan per la genio de Mozart. La mirinda fleksebleco de la lingvo vidiĝas per la diversaj interparoloj inter la kamparaninoj, ktp." (D. H. L., British Esperantist, 1906, p: 101)

18-a jarcento

Muzikaj versioj aperis de Carlo Goldoni (1734), Christoph Willibald Gluck (1761) kaj la opero de Wolfgang Amadeus Mozart Don Giovanni (1787).

19-a jarcento

Romantikismo estas allogata de la mito kaj lia diableco kaj nekapablo trovi veran amon. Bajrono ankaŭ estis inspirita por sia Don Juan, an epic satir (1819-1826). Aleksandr Puŝkin versiis en 1830, Prosper Mérimée en 1834 verkis Don Juan de Mañara ou la chute d'un ange. Nikolaus Lenau verkis dramfragmento en 1844. Charles Baudelaire verkis poemon. Richard Strauss simfoniigis ĝin en 1889.

La hispana Jacinto Benavente verkis mallongan dramon La servanto de Don Juan, kiun esperantistigis Vicente Inglada Ors.

Don Juan Tenorio de José Zorrilla (1844)

La plej populara versio en Hispanio. Don Juan estas simpatia fripono en Sevilo. Li vetas kontraŭ alia virintrompisto kaj logas lian fianĉinon. Ankaŭ li rabas Inés de Ulloa el monaĥinejo. Tamen li enamiĝas al ŝi. Per glavbataloj, li murdas liajn oponantojn. Post kvin jaroj, don Juan vizitas la tombejon, kie Inés kaj ŝia patro restas. La dia justico decidas, ke li mortu pro liaj pekoj, sed pro la amo de Inés li estas savita de infero. Tiu romantika elemento de savo pro amo estas nova en la serio.

Malgraŭ adasismaj versoj, tiu ĉi teatraĵo restas la popola bildo pri la mito en Hispanio. Estas tradicio surscenejigi ĝin je la tago de mortintoj, 1-a de novembro.

La verkon tradukis al Esperanto Luiso Mimó Espinalt (Ascoli Piceno: Gabrielli, 1981).

20-a jarcento

La gefratoj Machado (Antonio kaj Manuel), Salvador Dalí, Tennessee Williams, Josef Toman (1944) kaj Max Frisch interpretis la temon laŭ siaj vidpunktoj.

Eksteraj ligiloj