Don Quixote (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panza post atako al ventmuelejoj. Per Gustave Doré

Don Quixote, fantaziaj variacioj pri temo de kavalira karaktero op. 35, estas simfonia poemo de Richard Strauss por solo-violonĉelo, solo-vjolo kaj granda orkestro. Ĝi baziĝas sur la romano Don Quijote de la Mancha de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas komponita laŭ formo de konĉerta simfonio, kun soloviolonĉelo reprezentanta la figuron de Don Quijote kaj solo-vjoloj, tubjoj kaj basklarnetoj reprezentantaj la personecon de Sancho Pansa.

La verko[redakti | redakti fonton]

Richard Strauss sur bildpoŝtkarto

Strauss komponis la verkon en 1897 je Munkeno. La unua prezentado okazis la 8-an de marto 1898 en Gürzenich je Kolonjo. Direktis ĝin Franz Wüllner.

Origine la partituro ne enhavas programon, sed la komponisto postatempe verkis pri la unuopaj partoj de la verko mallongajn programajn klarigojn por pli bona kompreno.

La dua variacio priskribas epizodon, en kiu Don Quijote renkontas ŝafogregon kaj imaginas ĝin alproksimiĝantan armeon. Strauss uzas disonancan flirtlangadon, por imiti la blekadon de la ŝafoj. Tio ĉi estas unu el la unuaj okazadoj de ĉi tiu ludoteĥniko.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

La verko estas jene instrumentita: fluteto, 2 flutoj, 2 hobojoj, angla korno, 2 klarnetoj en B♭ (2-a ankaŭ en E♭), basklarneto, 3 fagotoj, kontrafagoto, 6 kornoj en F, 3 trumpetoj en D, 3 trombonoj, tenortubjo (eŭfono) en B♭, bastubjo, timbaloj, triangulo, tamburego, cimbalo, tambureto, tamburino, ventmaŝino, harpo kaj arĉinstrumentoj.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enkonduko: Modera tempomezuro – Don Quijote perdas super la legado de la kavalirromanoj sian racion kaj decidiĝas fariĝi mem vaganta kavaliro
  2. Temo. Modere – Don Quichotte, la kavaliro de la malĝoja staturo
  3. Maĵoro – Sancho Pansa
  4. Variacio 1: Senhaste – Aventuro ĉe la ventmuelejoj
  5. Variacio 2: Militeme – La venkoriĉa batalo kontraŭ la armeo de la granda imperiestro Alifanfaron
  6. Variacio 3: Modera tempomezuro – Interparolado inter kavaliro kaj paĝio
  7. Variacio 4: Iomete pli larĝe – Malbonŝanca aventuro kun procesio de pentofarantoj
  8. Variacio 5: Tre malrapide – La armogardo
  9. Variacio 6: Rapide – Renkontiĝo kun Dulcinea
  10. Variacio 7: Iomete pli trankvila ol antaŭe – La rajto tra la aero
  11. Variacio 8: Senhaste – La malbonŝanca veturado sur venecia boato
  12. Variacio 9: Rapide kaj impete – Batalo kontraŭ imagaj magiistoj
  13. Variacio 10: Multe pli larĝe – Duelo kun la kavaliro de la brila luno
  14. Finalo: Tre trankvile – Rekonsciiĝinte

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Beaujean: Don Quixote. En: Wulf Konold (eldoninto): Lexikon Orchestermusik Romantik S–Z. Schott/Piper, Majenco/Munkeno 1989, ISBN 3-7957-8228-7, S. 906–908.
  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen. Bärenreiter, Kassel 2003, ISBN 978-3-7618-1468-0.
  • Rudolf Kloiber: Handbuch der Symphonischen Dichtung. 3-a eldono. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1990 (1967), ISBN 3-7651-0018-8, pj. 166–173.
  • Herwarth Walden: Don Quixote, op.35, erläutert. (= Musikführer; Nr. 148). Schlesinger, Berlino 1900 (Digitalisat)