Donaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Donaco estas transdono senkompensa de monovaro. Figure temas pri io, kio feliĉigas la ricevanton, favoro, bona agado aŭ pardono.

Donaco estas kutima formo de dono.

Tradicie iaj festoj estas okazoj por transdoni donacojn: naskiĝtago, Kristnasko, geedziĝo, kaj tiel plu.

Ekde 2005 ekiĝis nova formo de donacoj: spertodonacoj. Spertodonaco povas esti konduko de Ferrari, ULM-flugo aŭ paraglisado, ktp. Spertodonacoj estas bona helpo por eviti idemankon pri donacoj por datrevenoj, Kristnasko, Pasko, patrintagopatrotago.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri donaco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter kiuj[1]:

  • Citaĵo
     Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. 
  • Citaĵo
     Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. 
  • Citaĵo
     Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]