Donald Evans Parrish

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donald Evans PARRISH [pariŝ] (naskiĝis la 20-an de decembro 1889 en Milford (Iowa); mortis la 6-an de junio 1969) estis usona esperantisto kaj fabrikisto.

Li estis esperantisto de 1908. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los-Anĝeleso li vojaĝis en 25 diversaj landoj en Eŭropa, Azio kaj Afriko en 1911-12, reklamante tiun urbon per Esperanto-paroladoj.

En januaro 1912 li estis en Berlin kaj multe prelegis, kiel mencias "Germana Esperantisto" No. 2, paĝo 40

Li estis unu el la organizantoj de la 11-a Universala Kongreso de Esperanto en San-Francisko, 1915. Ekde 1929 li estis nacia sekretario de UEA.

Lia edzino, Poula E. Parrish (kiu mortis januaro 1976), estis dan-devena, kaj la familio Parrish estis unu el la plej fruaj, kiuj uzis Esperanton kiel hejman lingvon. Ambaŭ geedzoj bone konis la familion Zamenhof. La kongreso de ELNA en 1968 omaĝis al s-ro Parrish pro lia pli ol 60-jara aktiva laboro en la Esperanto-movado.

Demenca najbaro mortpafis lin, ĉar li uzis gazontondilon, dum la fenestro de la najbara domo estis malfermita.

Verkoj

  • Programo de lumbilda parolado pri Kalifornio, la mirlando de Ameriko
  • Programma lekcij s tumannymi kartinam o Kalifornij (1912)
  • Programme d' une conférence avec projections lumineuses sur la Californie (1911)
  • Konstantinoplo, Smirno kaj Ateno Raporto en Pola Esperantisto 1912, paĝo 909

Literaturo