Donald Tusk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Tusk

Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdansko) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO). De 2001 al 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De 9-a de novembro 2007 li estas ĉefministro en Pollando.

Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.

En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński.

Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuba. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).

Tusk parolas en la lingvoj angla kaj germana.

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:Ĉefministro de PollandoPoste:
Jarosław Kaczyńskiekde 21-a de oktobro 2007-