Donald Watson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Watson
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1910
en Mexborough, Yorkshire, UK
Morto 16-an de novembro 2005 (95 aĝjaroj)
en Keswick, Cumbria, UK
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo animal rights advocate
vdr

Donald WATSON (n. la 2-an de septembro 1910 - m. la 16-an de novembro 2005) estis fondinto de la Vegana Societo (angle "Vegan Society") kaj inventisto de la vorto "vegano".

Watson naskiĝis en Mexborough, Yorkshire, en "karnovora" familio[1]. Lia vojaĝo al veganismo komencis kiam li estis tre juna, ĉe la faktorio de lia onklo George. Tie, li diras:

"Mi estis ĉirkaŭita de interesaj bestoj. Ĉiu "donis" ion: la ĉevalo de la faktorio tiris la plugilon, la malpli peza ĉevalo tiris la kaleŝon, la bovinoj "donis" la lakton, la kokinoj "donis" la ovojn kaj la koko estis tre utila "vekilo" - mi ne konsciis ke li havis ankaŭ alian funkcion. La ŝafo "donis" la lanon. Mi neniam povis kompreni tion, kion "donis" la porkoj, sed ili ŝajnis tiel amikaj kreitaĵoj - ĉiam gaja vidi min.[2]

Li konsciiĝis pri la uzo de porkoj, kiam li vidis unu el ili, kiu estis buĉita, kaj lia vivo ŝanĝiĝis[3]. En la aĝo de 14, li iĝis vegetarano, kaj, post lia konsciiĝo pri laktoproduktado, li iĝis vegano[1].

En 1944 li kune kun kelkaj amikoj fondis la asocion "Vegana Societo"[3]. Iu en la grupo estis inventonta vorton, kiu priskribus ilian dieton, li kredas, sed li proponis "vegano", uzante la unuaj tri kaj lastaj du literoj de la angla vorto "vegetarian" (kiu signifas "vegetarano"). Ĝi estis "la komenco kaj la fino de vegetarano".

Naŭdek kvinjare Watson mortis en sia hejmo ĉe la norda Anglujo.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. 1,0 1,1 "Obituary: Donald Watson". BBC. November 18, 2004.
  2. The Vegan Summer, 2003a eldono. Konsultita la 1a de novembro 2009
  3. 3,0 3,1 "Interview with Donald Watson - Vegan Founder". 15an de decembro 2002.