Donaldo Anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La stelo de Donaldo en Holivudo

Donaldo Faŭntlareĝo Anaso (angle Donald Fauntleroy Duck), estas figuro de bildstrio elpensita ĉe Disney far Dick Lundy, en 1934. Li unue aperis en kino la 9-an de junio 1934. Tiu anaso grumblanta kaj kolerema komence estis kontraŭulo al la afabla Miĉjo Muso. Sed rapide li iĝas heroo de siaj propraj desegnofilmoj kaj famiĝas en siaj bildstrioj sub la plumoj de la plej grandaj desegnistoj usonaj kaj italaj.

Lia dua persona nomo (Fauntleroy) estis skribita sur mobilizaverto en desegnofilmo de 1941, kiam Usono ekpartoprenis la militon.

Familio

Donaldo estas filo de Hortensia MakAnaso (angle Hortense McDuck), fratino de Skruĝo MakAnaso (angle Scrooge McDuck) ; Donaldo estos do ties plej proksima heredonto kun siaj nevoj Hui, Dui kaj Lui (angle Huey, Dewey and Louie), kun kiuj li vivas en dometo de la fikcia urbo Anasurbo. Flanke de la familio Duck, li estas nepo de Avino Anaso (angle Grandma Duck), pacamanta farmistino el la fantazia usona ŝtato Kalisoto (angle Calisota). Li havas fratinon, Della, kiun oni konas nur per la du leteroj, kiuj akompanis la alvenon de Hui, Dui kaj Lui ĉe Donaldo (en desegnofilmo kaj en bildstrio).

La tri kuzoj de Donaldo estas Feliĉulo Ansero (angle Gladstone Gander), Popop (angle Fethry Duck, germane Dussel Duck) kaj Gus Ansero (angle Gus Goose). La fianĉino de Donaldo sin nomas Dezi Anaso (angle Daisy Duck).

La nomo de Donaldo en diversaj naciaj lingvoj

En pluraj lingvoj - ekzemple la germana kaj franca - Donaldo estas vokata laŭ sia angla nomo Donald Duck, sed en multaj lingvoj li havas sian propran nacilingvan nomon. Ekzemple li nomiĝas...