Donatas Jankauskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donatas Jankauskas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1958 (1958-08-22) (65-jaraĝa)
en Burjatio
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Kaŭna Teknologia Universitato
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Donatas Jankauskas (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1957 en Burjatio, Siberio) estas politikisto kaj ĵurnalisto de Litovio. Li naskiĝis en litova familio, kiu post la sovetunia konkero de Baltio en la 1940-aj jaroj estis pro politikaj motivoj puntranslokigita al Siberio; en la 1960-aj jaroj la familio rajtis reveni al Litovio, kaj en 1976 li en Plungė pasis la litovlingvan abituran ekzamenon. Li studis elektroteknikon kaj poste publikan administradon en la Kaŭna Teknologia Universitato. Inter 1995 kaj 2004 li estis membro de la komunumestraro de la subdistrikta komunumo Kaŭno kaj inter 1997 kaj 2000 ties komunumestro. Ekde la jaro 2004 li estas membro de la nacia parlamento Seimas. Ekde la la 22-an de julio 2009 ĝis la 12-a de decembro 2012 li estis ministro pri socia protekto kaj laboro en la registaro de Litovio. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos socialinės apsaugos ir darbo ministerija.

La politikisto reprezentas la konservativan partion Tėvynės sąjunga (Patrolanda Unio).