Donatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Aŭgusteno kaj la donatistoj.

La Donatismo (kies membroj estis nomitaj berberaj kristanoj) estis kredo konsiderita kiel skismo de la plej granda eklezio, la katolika tradicio, kaj la plejparto troviĝis en la religia medio de la provincoj de romia Nordafriko en la Antikvo. Ili vivis en la romia provinco de Afriko kaj prosperis en la 4-a kaj 5-a jarcentoj.

Donatistoj estis rigoristoj, tenante ke la eklezio devas esti loko de sanktuloj, ne pekintoj, kaj ke sakramentoj, kiel ekzemple bapto, administritaj de perfidantoj (kristanoj kiuj forlasis la sanktajn skribaĵojn pro malpermeso de la aŭtoritato) estis malvalidaj. Verŝajne en 311, nova episkopo de Kartago estis konsekrita de iu kiu supoze estis perfidanto. Liaj kontraŭuloj konsekris mallongdaŭran rivalon, kiu estis sukcedita de Donatus, post kiu la skismo estis farita. Ili daŭre estis forto dum la epoko de Aŭgusteno de Hipono ĉe la fino de la 4-a jarcento, kaj malaperis nur post la araba konkero de Afriko en la 7a kaj 8-a jarcentoj.