Danuba Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Donauinsel)
Maldekstre estas Nova Danubo kaj dekstre Danubo. La Danuba Insulo troviĝas inter ili.

La Danuba Insulo (germanlingve: Donauinsel) estas artefarita insulo en Vieno kaj ĝia norda najbara urbo Klosterneuburg, inter Danubo kaj Nova Danubo. Ĝi longas 21,1 kilometrojn, sed larĝas nur ĝis 250 metrojn. Ĝi estis konstruita inter 1972 kaj 1988 kiel parto de sistemo por malhelpado de inundoj. Ĝi estas ankaŭ grava urba ripozejo.

Ĝia sud-okcidenta bordo (t.e. la maldekstra bordo de Danubo) grandaparte konsistigas la limon de la distriktoj Floridsdorf kaj Donaustadt. La Danuba Insulo mem do preskaŭ plene troviĝas en tiuj distriktoj.

Ĉiujare fine de junio sur ĝi okazas dum tri tagoj la Donauinselfest ("Danub-Insula Festo"), la plej granda liber-aera festivalo en Eŭropo.