Donec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la rivero Siverskij Donec

La rivero Severskij Donec, kiun oni plej ofte nur mallonge nomas Donec, estas 1.053 kilometrojn longa rivero en la sudokcidento de Rusio kaj la oriento de Ukrainio, kiu alfluas la riveron Don. Ĝi forkundukas la akvon de areo de 98.900 km².

Nomo[redakti | redakti fonton]

La kompleta nomo memorigas pri la severjanoj, historia slava tribo. En la rusa literaturo la rivero ofte titoliĝas "malgranda Don".

Akvofluo[redakti | redakti fonton]

La fluo de la rivero dum pli ol 950 kilometroj situas en Ukrainio - pasanta la oblastojn de Ĥarkivo, Donecko kaj Lugansko. Tamen la fonto, kiu situas 100 kilometrojn norde de Belgorod, kaj la alfluejo al rivero Don 100 kilometrojn norde de la Azova Maro situas en Rusio. Dum la fluo la rivero pasas inter alie grandan akvobaraĵon, el kiu la urbo Ĥarkivo ricevas sian freŝan akvon.

Ĉirkaŭaĵo kaj alfluoj[redakti | redakti fonton]

En sia meza parto je la suda bordo de la rivero situas la donecka baseno (mallonge Donbas el la du unuaj silaboj), granda karbo-mineja kaj industria regiono. Gravaj alfluoj estas la riveroj Koroĉa, Volĉja, Oskol, Aidar, Derkul kaj Kalitva.