Doni Tondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Doni TondoDoni Madono, foje nomita La sankta familio, estas la nura finigita surligna pentraĵo fare de matura Mikelanĝelo kiu survivas.[1] Nune en Uffizi en Florenco, Italio, kaj ankoraŭ en sia origina kadro, la pentraĵo estis probable komisiita de Agnolo Doni por rememori sian geedziĝon kun Maddalena Strozzi, nome filino de povega familio de Toskanio.[2] La pentraĵo estas en la formo de tondo aŭ rondoforma kadro, khu estas ofte asociata dum la Renesanco kun hejmaj aferoj.[3]

La verko estis plej verŝajne kreita dum la periodo post la geedziĝo de Doni en 1503 aŭ 1504, same kiel post la elfosado de la skulpta grupo de Laokoonto ĉirkaŭ 1506, sed antaŭ la komenco de la freskoj de la plafono de la Siksta Kapelo en 1508, datante tiele la pentraĵo de proksimume fino de 1506 aŭ 1507.[4] La Doni Tondo aperigas la kristanan temon de la Sankta Familio (nome Jesuo infano, Maria, kaj Sankta Jozefo) kun Johano la Baptisto en la fono kaj enhavas kvin ambiguajn nudajn masklajn figurojn en la fono. La inkludo de tiuj nudaj figuroj estis celo de multaj diversaj interpretoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. page[rompita ligilo]
  2. Hayum, 211
  3. Hayum, 210
  4. Painted Devotional Tondi, 219

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (2003) “Michelangelo's Doni Tondo and the Worshipful Beholder”, Notes in the History of Art 22 (3), p. 8–11. 
  • (December 1987) “Michelangelo as a Colourist, Revealed in the Conservation of the Doni Tondo”, Apollo, p. 405–408. 
  • Hartt, Frederick. (2003) History of Italian Renaissance Art: Fifth Edition. New Jersey: Prentice-Hall, p. 506–508.
  • (Spring 1980) “Michelangelo's Doni Tondo: Holy Family and Family Myth”, Renaissance Quarterly 33, No. 1 (1), p. 209–249. 
  • (1993) “Lost and Partially Found: The Tondo, a Significant Florentine Art Form, in Documents of the Renaissance”, Artibus et Historiae 14 (27), p. 31–65. doi:10.2307/1483444. 
  • Olsen, Roberta J.M.. (2000) “Painted Devotional Tondi: Michelangleo Buonarotti's Doni Tondo”, The Florentine Tondo. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 219–226.