Donji Kraljevec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Donji Kraljevec, hungare Murakirály estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ĝis 1930 la oficiala kroata nomo estis Murski Kraljevec. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, inter Muro (rivero) kaj Dravo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1900 loĝis en la komunumo 1366 da homoj (1304 kroatoj, 47 hungaroj, 7 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Perlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio. En 2001 loĝis en Donji Kraljevec 1694 da homoj, 98 % kroatoj.

Famulo[redakti | redakti fonton]