Donji Petrovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donji Petrovci, serbe Доњи Петровци estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ruma. Donji (Доњи) signifas: malsupra.

Loko de la municipo en Serbio
Mapo pri municipo Ruma

Bazaj informoj

Geografio

Donji Petrovci situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Putinci, laŭ fervojo Ruma-Indjija.

Historio

En la 4-a jarcento tiu loko estis grava loko por la Romia Imperio. Prosimume post 5 jarcentoj hungara dominado sekvis. Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo, poste ĝi apartenis al limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Donji Petrovci 902 serboj (91 %), 55 ciganoj, 8 kroatoj, 4 jugoslavianoj, 3 ukrainoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj