Donji Vidovec
El Vikipedio
Donji Vidovec, estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Neniu alia vilaĝo apartenas al la municipo.
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 1590
- Poŝtkodo: 40 327
- Aŭtokodo: ČK
- Telefonprefikso: 40
[redakti] Situo
La komunumo situas sur mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ ĉefvojo Prelog-Koprivnica.
[redakti] Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Perlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.
