Dono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dono
78-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de la 2-a de novembro 676
ĝis la 11-a de aprilo 678
Antaŭulo Adeodato la 2-a
Sekvanto Agatono
Persona informo
Naskiĝo
en Romo, Italio
Morto 11-a de aprilo 678
en Romo, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dono, filo de la romiano Maŭricio, estis papo ekde la 2-a de novembro 676 ĝis la 1-a de aprilo 678. Lia nomo „Dono“ (donaco) ankaŭ havas la formon „Domno“ kaj kiel tia signifas „sinjoro“ aŭ „mastro“.

Pri la agoj de papo Dono ni scias preskaŭ nenion. Laŭ Liber pontificalis li ordonis pavimigi la Placon de Sankta Petro per blanka marmoro. Krome li ordonis renovigi diversajn konatajn preĝejojn kaj kapelojn.

Sub Dono finiĝis skismo, kiu komenciĝis per sendependiĝotendencoj de la arkidiocezo de Raveno plurajn jarojn antaŭe. Krome ekzistas mencio, ke sub Dono malkaŝiĝis grupo da siriaj monaĥoj, kiuj sen permeso restadis en monaĥejo ĉe Romo. Dono elpelis ilin kaj transdonis la monaĥejon al regionanoj.

Post oficotempo de nur unu jaro, kvin monatoj kaj dek tagoj Dono mortis kaj estis entombigita en la katedralo de Sankta Petro. Sed mozaikon, kiun oni post lia morto metis en preĝejon ĉe la Roma forumo (Forum Romanum), oni poste detruis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]