Dordogne
| Dordogne | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Akvitanio |
| Numero | 24 |
| Prefektejo | Périgueŭ |
| Subprefektejoj | Bergerac Nontron Sarlat-la-Canéda |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
Bernard Cazeau |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 412 082 (2009) |
| Loĝdenso | 45,5 loĝ./km2 |
| Areo | 9 060 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 4 |
| Kantonoj | 50 |
| Interkomunumoj | 52 |
| Komunumoj | 557 |
Dordogne [dɔʁdɔɲ], okcitane Dordonha [durdunjo], estas unu el la kvin departementoj de la sudokcidenta franca regiono Akvitanio. Ĝi korespondas al la malnovfranca provinco kaj natura regiono Périgord. Ĝi estas Ŝablono:Uno granda kaj havas 412 082 loĝantojn. La ĉefurbo estas la bela historia urbo Périgueŭ. Aliaj gravaj urboj : Bergerac, Nontron kaj Sarlat-la-Canéda. La departemento nun kovras la historian teritorion de Périgord, kaj entute havas 557 komunumojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La pejzaĝoj de Dordogne prezentiĝas kiel serio da valoj kaj montetoj, kaj ankaŭ la kalkŝtonaj altebenaĵoj de la centra Périgord.
Historio [redakti]
Agrikulturo ludas gravan rolon en tiu departemento, kie industrio malmulte disvolviĝis kaj prosperis. La Dordogne aparte famas pro sia riĉa gastronomio: anasoj, anseroj, vinoj, tritiko, maizo, ktp.
Kulturo [redakti]
La kultura kaj historia patrimonio de Dordogne apartenas al la plej riĉaj de tuta Francio: prahistoriaj grotoj (Montignac-Lascaŭ, Grand-Roc, Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil, Rouffignac) - pli ol 1500 mezepokaj kasteloj (Castelnaud, Beynac, Bourdeilles, Fages, Hautefort, Montbazillac, Puyguilhem, ktp…), mezepokaj urboj kaj vilaĝoj (ekzemple Périgueŭ aŭ Montpazier), pli ol 400 romanikaj preĝejoj, kaj la kvieteco de la kamparo faras el tiu departemento unu el la ĉefaj turismaj destinoj de Francio.
Tie naskiĝis Théophile Cart, Michel de Montaigne.