Pratval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dorf (Pratval))
Pratval
Blazono de Pratval
Pratval
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 43′ 41″ N 9° 26′ 42″ O / 46.72806 °N, 9.44500 °O / 46.72806; 9.44500 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 41″ N 9° 26′ 42″ O / 46.72806 °N, 9.44500 °O / 46.72806; 9.44500 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 0,77 km²
Alteco 687 m super marnivelo
Poŝtkodo 7415
Komunumkodo 3635
Mapo de Pratval

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Pratval estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 231 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pratval situas ĉe la orienta bordo de Malantaŭa Rejno sur teraso iomete super la rivero. La komunumo konsistas el la tri partoj Dorf, Kastelo Rietberg kaj Klein Rietberg. Kun areo de nur 0,77 km² Pratval laŭ teritorio estas la plej malgranda komunumo de Kantono Grizono.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pratval limas en nordo al Rodels, en oriento al Almens, en sudo al Fürstenau, kaj en okcidento al Cazis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pratval pasas la vojo de Fürstenaus al Tomils. Al la svisa aŭtovojo A13, kiu pasas tra la komunuma teritorio, Pratval havas alvetureblon 3 kilometrojn sude en Thusis kaj 4 kilometrojn norde en Tomils. Per poŝtaŭtolinioj al la stacidomo de Thusis kaj al Rhäzüns.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pratval datiĝas el la jaro 1506 kiel Pradval. La Kastelo Rietberg en la hodiaŭa komunumo Pratval estis dum la 12-a kaj 13-a jarcento la sidejo de Senjoroj de Rietberg, kaj poste de la Senjoroj de Salis kaj de Planta. Ĝis 1845 Pratval estis frakcio de la komunumo Almens. Tiam ĝi fariĝis najbarara de la tribunalkomunumo Fürstenau. Per la administracia reformo de 1851 Pratval fariĝis komunumo de la distrikto Heinzenberg. En la jaro 2001 la distikto Heinzenberg kaj kun ĝi Pratval estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]